×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Kiel helpi nian planedon

Kiel helpi nian planedon

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Oni konscias, ke nia planedo estas en danĝero, ĉefe pro la klimata ŝanĝo (aparte la tutmonda varmiĝo) kaj pro la rubaĵegoj, kio estas la produkto de troa konsumo.

Ekde 1995 okazas ĉiujare grandaj internaciaj konferencoj pri klimatŝanĝo, konataj per la akronimo “COP” (vidu Vikipedion en la angla aŭ en malmultaj aliaj lingvoj: https://en.wikipedia.org/wiki/United_Nations_Climate_Change_conference).

Grava estis la konferenco en Kioto en 1997, kiam estis subskribita la konata “protokolo de Kioto” (kiun Usono ne akceptis). Alia grava okazo estis la “akordo de Parizo”, farita dum la COP-21 en 2015 kaj akceptita de Usono, sed bedaŭrinde la nuna usona prezidento Trump decidis ne plu akcepti tiun akordon.

“La 1-an de junio 2017, la Usona prezidento Donald Trump anoncis ke la Usono retiriĝas el la tutmonda Klimata Akordo de Parizo. La celo de tiu akordo, pri kiu en 2015 konsentis preskaŭ 200 landoj, estas limigi la kreskon de la tutmonda temperaturo – kaŭzitan de homa aktiveco – ĝis du gradoj Celsius. Kvankam Usono sub sia antaŭa prezidento Barack Obama subskribis la klimatan akordon, Trump dum sia balotkampanjo promesis lasi la Usonon retiri sian konsenton.” (http://www.artikoltraduk.nl/article/155/)

Pasintan decembron brazila novaĵ-elsendo informis, ke UN faris liston de simplaj agoj per kiuj ĉiuj homoj povas helpi nian planedon supervivi.

Kelkajn tagojn poste mi serĉis pri tio en Guglo kaj konstatis, ke tia listo ne estas nova. Mi vidis plurajn similajn, aperintajn ekde 2014 aŭ eble antaŭe. En kelkaj el ili estas menciitaj 30, 20, 12 rimedoj por savi nian planedon. En la listo de UN estas 50.

Tiu listo estas titolita “Gvidilo por pigrulo kaj pigrulino por savi la mondon”. Ĝi estas dividita en tri partojn (“nivelojn”), kiuj havas amuzajn titolojn: “Sofo-Superstelulo/-Superstelulino” (kio volas diri, ke oni povas fari multon preskaŭ sidante sur sofo, au almenaŭ ĉe komputilo); “Heroo/Heroino de la Familio” (tiu parto pritraktas agojn, kiujn oni povas fari hejme); “La bonulo de la kvartalo” (pri agoj fareblaj ekster la hejmo).

Mi resumas kelkajn el la agoj proponitaj en la tri partoj.

Nivelo 1 Ŝparu elektran energion, elŝaltante aparatojn, kiam vi ne uzas ilin. Elŝaltu la elektrajn lumilojn, kiam ili ne estas necesaj. Evitu printi ekzemple bankajn dokumentojn. Pagu fakturojn rete. Ne printu retajn tekstojn pri kiuj vi interesiĝas. Legu ilin sur la komputilo, tabuleto aŭ kompufono aŭ/kaj konservu ilin en la komputilo. Dissendu en sociaj retoj gravajn informojn pri ekologiaj problemoj kaj solvoj. Sendu mesaĝojn pri tio al regionaj aŭ naciaj aŭtoritatuloj. Aĉetante en la interreto, preferu firmaojn pri kiuj vi scias, ke iliaj agadoj ne damaĝas la naturon.

Nivelo 2 Uzu sekigilojn (harsekigilon, lavsekigilon) laŭeble malofte. Uzu la lavmaŝinon nur kiam ĝi estas plena. Prenu duŝon rapide – inter 5 kaj 10 minutoj. (Mi mem opinias, ke kvin minutoj sufiĉas). Manĝu malpli da viando (ruĝa, blanka, fiŝa). Por produkti viandon oni uzas pli da naturaj rimedoj ol por produkti plantojn. Aĉetu produktojn kiuj troviĝas en malmultaj kaj malgrandaj pakaĵoj. Anstataŭigu malnovajn aparatojn kaj lumigilojn per modeloj kiuj bezonas malpli da elektra energio. Laŭeble instalu sunpanelojn sur via domo. Laŭeble konservu pluvakvon kaj uzu ĝin por purigi la plankon (ekzemple de trotuaro) kaj por akvumi la plantojn de via ĝardeno.

Nivelo 3 Faru aĉetojn en proksimaj vendejoj. Tiel vi foruzas malpli da fuelo. Ne lasu la merkatikajn trukojn influi vin. Ne aĉetu pli da produktoj ol vi vere bezonas. Kiam vi faras aĉetojn, uzu vian propran – reuzeblan – saketon. Ne uzu la plastajn saketojn kiujn la vendejoj ofertas. Anstataŭ veturi en privata aŭto, laŭeble iru piede, biciklu aŭ uzu publikajn veturilojn. Konservu vian aŭton en bona stato por ke ĝi eligu malpli da toksa fumo. Donacu tion kion vi ne uzas.