×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Kie ni estas hodiaŭ kaj kie ni povus esti?

Kie ni estas hodiaŭ kaj kie ni povus esti?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

En 1996 en Usono General Motors elproduktis la unuajn seriajn aŭtojn EV1 (Elektra veturilo unu), kiuj veturis en Kalifornio (sen ellas-tubo) kaj atingis la rapidecon de 0 ĝis 100 km per horo dum 9 sekundoj. Ili estis tre mallaŭtaj, faris neniun poluadon kaj estis ŝargeblaj per elektro en ĉedoma garaĝo. Post dek jaroj la aŭtoj malaperis, ĉar ili ne estis aĉeteblaj, nur lueblaj por kelka tempo. Baldaŭ General Motors reprenis ĉiujn EV1 malgraŭ protestoj de ĝiaj uzantoj kaj… detruis ilin!?? ? Laŭvice en 1997 Nissan prezentis la elektran modelon HYPERMINI, kiun la aŭtoritatoj de Pasadena en Kalifornio adaptis por siaj oficistoj. La aŭtoj estis aprecataj precipe pro la facileco konduki ilin en parkejoj kaj en la urbocentro. En aŭgusto 2006 la dungokontrakto inter la urba oficejo de Pasadena kaj Nissan finiĝis, kaj malgraŭ ke la aŭtoritatoj de la urbo volis la aŭtojn aĉeti, Nissan rifuzis. La konzerno poste reprenis siajn aŭtojn por ilin… detrui!?? ? Sekve en 2003 Toyota decidis fini la produktadon de sia elektra aŭtomobilo RAV4-EV, kiu jam de 1997 estis perfekta teknologie veturilo kun la transmisio por 4 radoj. La prezo ŝargi ilin egalis al nur 0,09 usonaj dolaroj por kilovatohoro, kaj la kosto de la plena ŝargo de la aŭto estis 2,7 dolaroj.

En 2005 la dungokontraktoj finiĝis kaj Toyota tuj komencis ĉiujn aŭtomobilojn rericevi por ilin – vi jam certe divenas – detrui!??? Tiam tamen multaj usonaj civitanoj alprenis komunan agadon, rezulte de kio oni establis la asocion „Don't Crush” („Ne Detrui”) celantan ĝuste ne allasi la detruadon de RAV4-EV. La premado flanke de la civitanaro daŭris 3 monatojn kaj fine okazis la VENKO! Toyota kapitulaciis kaj permesis elaĉeti la aŭtojn ĝis nun luigitajn. Tamen la fabrika sektoro de Toyota neniam plu produktis necesajn por la aŭto akumulatorojn (NiMH EV-95).

Sekve en 2005 Chevron-Texaco por 30 milionoj da dolaroj elaĉetis la patenton pri la rajto produkti la akumulatoron kaj malmuntis koncernan parton de la fabriko.

Kiam oni estis amase detruantaj la elektrajn veturilojn, tiuj tradiciaj, benzinaj, fartis bone. Strange ankaŭ, ke en 2001 usona aktivulo batalanta por la konservado de la verdaj terenoj estis kondamnita por 22 jaroj da malliberejo pro la bruligado de 3 usonaj kvazaŭmilitaj aŭtoj Hummer, kiuj konsumas ja amason da fuelo.

Per sia ago li volis rimarkigi, kia minaco estas tiaj „monstroj” por nia planedo. Sed la lobio de grandaj konzernoj ne deziris, ke la elektraj veturiloj transdaŭru, anstataŭ tio – kiel ni scias – dum la militoj en la Proksima Oriento por la petrolo pereis jam multaj homaj estaĵoj.

Interese, ke la elektra aŭto ne estas sola alternativo teknologia por la tradicia fuelo.

BMW disponas pri aŭto bazita je hidrogeno, taŭga por la publika uzo jam de 10 jaroj!

Per simila aŭto veturis la iama guberniestro de Kalifornio kaj aktoro Arnold Schwarzeneger, temas pri aŭto moviĝanta dank' al hidrogeno, Hummer.

Lastatempe eĉ oni prezentis publike la unuan ĝis nun aŭtomobilon, kiu funkcias per vaporo. La akvo tiucela ne devas esti filtrata, kaj la aŭto povas moviĝi kun la rapideco de 80 km per horo uzante apenaŭ 1 litron da akvo dum unu plena horo!! ! Laŭvice la hidrogenaj aŭtoj estas tute puraj, ĉar ili uzas la hidrogenon el la ĉieesta, senpaga ja (preskaŭ) aero! Demandindas do, kiom kostus hodiaŭ petrolo, se ĝi ne estus unusola fuelo? Kiom kostus petrolo, nur se ne ekzistus spekulistoj, kiuj estas ĉiuj grandkapitalaj investfondusoj el Usono kaj Eŭropo ĉefe?!!! Kaj kie ni povus esti?

Kie ni estas hodiaŭ kaj kie ni povus esti?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

En 1996 en Usono General Motors elproduktis la unuajn seriajn aŭtojn EV1 (Elektra veturilo unu), kiuj veturis en Kalifornio (sen ellas-tubo) kaj atingis la rapidecon de 0 ĝis 100 km per horo dum 9 sekundoj. Ili estis tre mallaŭtaj, faris neniun poluadon kaj estis ŝargeblaj per elektro en ĉedoma garaĝo. Post dek jaroj la aŭtoj malaperis, ĉar ili ne estis aĉeteblaj, nur lueblaj por kelka tempo. Baldaŭ General Motors reprenis ĉiujn EV1 malgraŭ protestoj de ĝiaj uzantoj kaj… detruis ilin!?? ? Laŭvice en 1997 Nissan prezentis la elektran modelon HYPERMINI, kiun la aŭtoritatoj de Pasadena en Kalifornio adaptis por siaj oficistoj. La aŭtoj estis aprecataj precipe pro la facileco konduki ilin en parkejoj kaj en la urbocentro. En aŭgusto 2006 la dungokontrakto inter la urba oficejo de Pasadena kaj Nissan finiĝis, kaj malgraŭ ke la aŭtoritatoj de la urbo volis la aŭtojn aĉeti, Nissan rifuzis. La konzerno poste reprenis siajn aŭtojn por ilin… detrui!?? ? Sekve en 2003 Toyota decidis fini la produktadon de sia elektra aŭtomobilo RAV4-EV, kiu jam de 1997 estis perfekta teknologie veturilo kun la transmisio por 4 radoj. La prezo ŝargi ilin egalis al nur 0,09 usonaj dolaroj por kilovatohoro, kaj la kosto de la plena ŝargo de la aŭto estis 2,7 dolaroj.

En 2005 la dungokontraktoj finiĝis kaj Toyota tuj komencis ĉiujn aŭtomobilojn rericevi por ilin – vi jam certe divenas – detrui!??? Tiam tamen multaj usonaj civitanoj alprenis komunan agadon, rezulte de kio oni establis la asocion „Don’t Crush” („Ne Detrui”) celantan ĝuste ne allasi la detruadon de RAV4-EV. La premado flanke de la civitanaro daŭris 3 monatojn kaj fine okazis la VENKO! Toyota kapitulaciis kaj permesis elaĉeti la aŭtojn ĝis nun luigitajn. Tamen la fabrika sektoro de Toyota neniam plu produktis necesajn por la aŭto akumulatorojn (NiMH EV-95).