×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Kian heredaĵon lasis al ni Luther King?

Kian heredaĵon lasis al ni Luther King?

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

En la monato aprilo 2018, oni rememoras, ke antaŭ kvindek jaroj mortis Martin Luther King. Estas tempo pensi pri lia heredaĵo, ĉar la mondo ankoraŭ forte bezonas solvi gravajn problemojn nuntempe, same kiel liatempe. Kion lasis al ni tiu granda homo?

Li naskiĝis en la usona ŝtato Atlanta, en la jaro 1929. De sia infana tempo li frekventis baptistan preĝejon kaj fariĝis pastoro. Li dediĉis sian vivon al la starigo de rajtoj por negroj, en lando, kiu sin konsideris “demokratia” kaj tamen enhavis rigidajn leĝojn permesantajn rasan diskriminaciadon. La vivo kaj aktivado de Luther King estas ekzemplodona, ĉar tra la mondo oni plu praktikadas tiajn krimojn. En Brazilo, antaŭ nelonge, negra virino, aktiva por rajtoj de malriĉuloj, estis brutale murdita. En Usono, nuntempe, ekzistas pli da negroj enkarcerigitaj ol la tuta kvanto da negraj sklavoj, en la tempo de sklaveco en tiu lando. Kaj la sensenca ideo, ke oni rajtas distingi homojn laŭ rasoj ankoraŭ viglas en multaj lokoj. En la jaro 1955 incidento kun negra virino en omnibuso ekbruligis fajron: Rosa Parks rifuzis cedi sian sidlokon al blankulo. Komenciĝis tiam granda movado de negroj kontraŭ segregacio. Martin Luther King estis unu el la protagonistoj en tiu socia fenomeno. Unu el liaj plej fortaj pledoj estis por la rajto voĉdoni, en la ĝeneralaj politikaj balotadoj. Li konsideris tion esence grava por la akirado de sociaj rajtoj. Se negroj ne povis voĉdoni, ili ne estis veraj civitanoj kaj ne povis pledi por siaj interesoj. (Pensiga vidpunkto, se oni konsideras, ke nuntempe, multaj homoj rezignas pri tiu rajto, en landoj, kie la voĉdonado ne estas deviga!). Li asertis: “Ni ne estos kontentaj, se unu sola negro en Mississipi ne povas voĉdoni aŭ se nur unu negro en Novjorko pensas, ke li ne havas kialon por voĉdoni.” Saĝa estis tiu strategio. Li fokusigis sian bataladon je la civilaj rajtoj kaj je la rajto je voĉdonado. Ĉar ĉi tiuj estas pilieroj de la ideo de demokratio, ili montris la absurdan sintenon en nacio, kiu arogis al si la staton de granda demokratia reĝimo. De tiu ideo naskiĝis lia fama diraĵo: “Mi havas revon. La revon vidi miajn filojn juĝataj laŭ ilia personeco, ne laŭ ilia haŭtkoloro.” Luther King krome sin dediĉis al sociekonomia maljusteco, kiu kaŭzis malriĉecon de negroj. Kaj, kiel pacisto, li kontraŭis la militon en Vjetnamujo. Lia karismo faris, ke oni konsideris lin “danĝera” al la ŝtato. Fine, oni murdis lin en la jaro1968. Sed sendube, la granda heredaĵo de tiu granda homo estis lia vojo por atingi la celojn: la neperforta agado. Per civila malobeado, per grandaj marŝoj kaj manifestacioj, iom post iom, per sia morala forto, li sukcesis allogi ĝeneralan simpation kaj apogon. Tio kaŭzis al li multe da persekutado kaj eĉ akuzojn pri revoluciemo kaj maldekstrema tendenco. Unu el tiuj grandaj marŝoj, kiuj fine venkis polican kontraŭstaron, estigis la konatan esprimon “Negra Potenco” (Black Power). Nia moderna mondo ankoraŭ bezonas mediti kaj sekvi la principojn, kiujn starigis tiu granda homo. Ili estas nuntempe bezonataj, pli ol iam ajn.