×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Kial necesas sekso?

Kial necesas sekso?

Seksa reproduktiĝo bezonas klarigon, ĉar en ĝi plimultiĝas nur la duono de la populacio. Sed malgraŭ multaj hipotezoj tiu klarigo ĝis nun ne haveblis. Nun aperas nova provo de klarigo: Sekso evitu ke ĉeloj estas damaĝataj per siaj propraj energicentraloj.

Kial ekzistas viroj? Oni ne scias tion. Sed ja devas esti iu kaŭzo, forta kaŭzo. Ĉar 99 procentoj de ĉiuj bestoj reproduktiĝas sekse, kvankam tio kontraŭas al la plej simplaj leĝoj de la matematiko kaj ankaŭ de la biologio. En ĝi temas pri laŭeble alta nombro da idoj, kaj tiu nombro estus atingata se ĉiu individuo reproduktiĝas. Ĉe sekso tion faras nur la virina duono de la populacio, la vira duono asistas en tio, kaj la duona idaro denove estas vira, kion fama biologo nomis "la duoblajn kostojn de sekso". Kaj ankaŭ jam cent jarojn antaŭe Charles Darwin bedaŭris ke "pri la kaŭzo de la sekseco ni eĉ ne havas minimuman scion. La tuta kampo estas ankoraŭ kaŝita en malhelo."

Tio ĝis nun apenaŭ ŝanĝiĝis, ekzistas nur multege da hipotezoj kiuj dividiĝas en tri grupoj: la "bonaj, la malbonaj kaj la malbelaj". La "bono" en la sekso povus troviĝi en tio ke la genoj estas remiksataj - unue kaj precipe ĉe la ekesto de la ĝermaj ĉeloj (ovoĉeloj kaj spermioj) kaj sekve ankoraŭfoje ĉe ilia kuniĝo -, tiel ebliĝas pli bona adaptiĝo al ŝanĝiĝantaj medioj. Alternative sekso povus forteni la "malbonon", forigante danĝerajn mutaciojn denove el la genaro. La "malbelo" fine rilatas al la minaco de ekstere, per la armeo de parazitoj kiuj devas esti tenataj je malalta nivelo per ĉiam novaj genkombinoj.

Neniu el tiuj alternativoj donas kontenton, pro tio sciencistoj en Germanio kaj Nederlando provas trovi novan aliron. Ili trovas ĝin en la frua historio de la vivo: Antaŭ proksimume du miliardoj da jaroj unuĉela estaĵo akceptis alian unuĉelan estaĵon en si, ili kuniĝis kaj dividis la laboron tiel ke la akceptita estaĵo fariĝis energicentralo, nome mitroĥondrio. Tio plialtigis la provizadon per energio kaj tio ankaŭ formis la bazon por plurĉelaj vivaĵoj. Sed tio ankaŭ alportis novan danĝeron: En la energicentraloj prilaboriĝas oksigeno kaj el tio rezultas oksigenaj radikaloj, tio estas aktivegaj molekuloj kiuj damaĝas genojn kaj povas porti mutaciojn en ilin.

Kaj tio ne akumuliĝu tra generacioj kaj tial inter ili la normala dividiĝo de ĉeloj (mitozo) estas anstataŭigata per dividiĝo en kiu formiĝas ĝermaj ĉeloj kaj en kiuj la remiksado de la genoj denove forigas la mutaciojn el la genaro: "Sekso estas do fiziologia neceso, kiel konsekvenco de oksigenbazita metabolo ĉe ĉiuj supraj organismoj", konkludas la esploristoj.

Sed en tiu konkludo io ne estas ĝusta: Reproduktiĝas tamen ne ĉiuj sekse, sed nur 99 procentoj. La marmora kankro el Florido havas tri seriojn da kromosomoj kiuj ŝajne estas tiel fortaj ke tiu marmora kankro disvastiĝis milionoble en tuta Eŭropo kaj en duona Afriko kaj tie adaptiĝis al plej diversaj vivmedioj kaj tie forpelis ĉiujn tieajn seksajn kankrojn. Kaj tio okazis kvankam la marmoraj kankroj ĉiuj estas klonoj: Ili havas identajn genomojn.