×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Kelkvorte pri epigenetiko

Kelkvorte pri epigenetiko

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Lastfoje mi skribis kaj parolis ĉi tie, ke por krei ĝustan proteinon en nia organismo ni posedas genojn. Se koncerna geno transdonas ĝustan informon, kreiĝas bona proteino kaj ni povas ĝui bonan sanon, alikaze ni malsanas, plej simple dirite.

Du rusaj sciencistoj prenis la plej unuajn ĝermojn de rano, dividis ilin en du partojn, kaj permesis ilin kreski tiel, ke la unua kreskis tustsimple mem, sen ajna interveno de ekstere kaj la alia estis subigita al la ago de energio de vorto kaj frekvenco. El la unua dispartigita ĝenro elkreskis rano kaj el la alia, tiu subigita al la influo de la menciita energio, ekestis salamandro. Biologio, kiun ni konas de pli ol cent jaroj, demandis sin, kiel tio okazis, ke la sama genetika materialo alkondukis al la ekesto de la malsamaj specioj? Neniu manipulis ilin, sed elformiĝis tute aliaj proteinoj. Kaŭzis tion energio. Post tio sciencistoj elkonkludis, ke dank' al energio iamaniere ni povas influi genojn, kaj pli precize, tion, kiuj kaj kiamaniere estas kodataj proteinoj en genoj. Tiamaniere naskiĝis nova scienco nomata epigenetiko - antaŭ 25 jaroj en Usono, kaj supozeble multe pli frue en Rusio. Se oni hodiaŭ elprofitas epigenetikon, oni okupiĝas interalie pri la influo de la medio por la homa sano. Fakte temas pri la vaste komprenata medio, ne nur la naturo. Nia organismo deĉifras el genoj la informon, kiu estas transdonata al ĉelo cele krei proteinon. Genoj mem faras nenion, ili estas kvazaŭ folioj kun la plano de la domo, kiu estas konstruata. La informo forlasas DNA, transiras al aliaj lokoj de ĉeloj, kaj rezulte de tio, nia organismo kvazaŭ „fabriko” kreas la domon. Ni estas la aro de proteinoj. Kia estu tiu domo, kia estu la aranĝo de ĝiaj ĉambroj, kiaj pentraĵoj pendu sur la muroj – ĉio „iras” en la informo el genoj.

La sama DNA servas por krei diversajn konstruaĵojn. Similajn eksperimentojn oni jam plurfoje faris uzante ekz. genojn de koko por krei anason k.t.p. Evidentiĝis, ke la decida momento estas, kiam la informo forlasas genon kaj estas transiranta al ĉelo, kiam oni povas per speciala signalo influi ĉi informon, rezulte de kio povas ekesti tute alia proteino. La fenomeno estas fakte tre komplika. Tamen temas pri la influo de la medio. Oni konvinkiĝis, ke la plej bonajn proteinojn „formas” t.n. sana nutraĵo. Malbona nutraĵo laŭvice perturbas la irantan al ĉelo informon, kies ekzemplo estas ĉiam pli ofte toksinoj.

Alia grava medidevena kaŭzo de perturboj estas nia pensmaniero, streso. Laŭ epigenetiko evidentiĝas nome, ke longedaŭra streso estas vere forta faktoro, kiu alkondukas al tiel malĝusta proteinkreiĝo, ke tio povas nin mortigi. Sciencistoj jam hodiaŭ estas certaj, ke kiel ni pensas, tiel ni influas nian sanon. Kio ankoraŭ influas?

Imagu, ke unu el plej mirindaj faktoroj influantaj la kreiĝon de bonaj proteinoj estas la sento de pardono. LA SENTO DE PARDONO. Sciencistoj tion mezuris kaj montris. Ili pruvis, ke kiam ni forigas malbonajn emociojn el nia koro, tiajn kiel agresemo, ĵaluzemo, malamo, kiam ni tutsimple pardonas, ni rekte bone influas niajn proprajn genojn.

Ĉu estas facile pardoni? Scias tion plej bone ĉiu, kiu vere malamis. Anstataŭ tio, ĉiu kiu atingis la staton de plena pardono, ekkonis kiel mirinda sento ĝi estas. Tian staton de senĉesa kaj senlima pardono al vi mem kaj al ĉiuj aliaj, mi sincere deziras al ni ĉiuj ĉiun tagon en nia vivo.