×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Kelkaj partneroj simple ne ŝatas disputi

Kelkaj partneroj simple ne ŝatas disputi

Kelkaj paroj neniam disputas inter si. La kaŭzo por tio povas esti ke ambaŭ trovas komunajn solvojn ankaŭ sen disputo, aŭ ĉar regas inter ili pura harmonio aŭ ĉar unu el ambaŭ ĉiam blokadas. Sed disputado ja estus bela afero. Tion almenaŭ scias fakulino el Berlino kaj ŝi klarigas kiel tio funkcias.

Jen malpura kafotaso en la lavbaseneto - kaj jen denove revenas tiu granda debato "Neniam vi zorgas pri io". Disputoj kun la partnero estas ĉiutagaĵo en multaj kunvivadoj. Sed ĉu eblas agi ankaŭ alie? Tion esprimas almenaŭ tiuj paroj kiuj en amika rondo rigardas profunden en la okulojn de la alia partnero kaj kiuj tiam deklaras: "Ni neniam disputas inter ni!" Sed ĉu ne necesas ke en kunvivado ankaŭ fojfoje troviĝu tensio en la aero?

Se partneroj inter si neniam disputas, tio ne nepre devas esti malsana. Estas paroj kiuj kapablas kviete paroli pri konfliktoj. Tiuj paroj klopodas trovi bonan solvon kaj eltenas tion se ne eblas simpla solvo aŭ se ne eblas kompromiso", klarigas konsilantino por paroj en Berlino. Tiuj paroj eldiskutas konfliktojn ne per laŭtaj riproĉoj aŭ per vundigaj vortoj aŭ per laŭta fermado de pordoj, sed kviete kaj aferece.

Kiu volas atingi tiun punkton, tiu laŭ la konsilantino demandu sin: "Ĉu mi ŝatas pravi - aŭ ĉu mi ŝatas bone interrilati kun mia partnero?" Kiu sin decidas por la dua elektebleco, tiu koncentriĝas pri la esenco, nome trovi solvon. Kromefiko estas ke tiuj paroj ne diskutadas dum horoj kiuj finiĝas tiel ke unu el ili kolere forlasas la domon.

Plua kaŭzo por tio ke paroj ne disputas inter si povas esti ke ĝis nun ne aperis malfacilaj konfliktoj de interesoj. Ĝuste dum la unua tempo de kunvivado regas harmonio: Ĉio estas freŝa, rozkolora - kaj la malgrandaj malglataĵoj de la partnero aperas pli ĉarmaj ol nervostreĉaj. La malbona novaĵo tamen estas ke tiu stato ne daŭras eterne. Iutage en ĉiu kunviva rilato aperas temoj kiuj ne ene de kvin minutoj estas klarigeblaj per cedo aŭ per kompromisoj.

Se paroj ne disputas inter si, tio ankaŭ povas esti malsana - ekzemple se la partneroj ŝovas tiklajn temojn sub la tapiŝon aŭ se ili malsuprenglutas siajn sentojn. Eviti disputojn tamen ne estas daŭrigebla solvo, ĉar esencaj demandoj iutage devas klariĝi, se la kunviva rilato havu estontecon.

Estas nepre sencohave ke partneroj en kunviva rilato interŝanĝu siajn opiniojn se temas pri konfliktoj. Demandoj kiujn paro povas klarigi en tiu kunteksto estas ekzemple: Kion bezonas ĉiu partnero rilate al etoso kaj kadraj kondiĉoj por bonfarti en disputa interparolo? Kiuj estas la tiklaj punktoj kiuj fidinde kaŭzas erupcion de emocioj, kaj kiel oni povas trakti tion? Se al tio aldoniĝas ankoraŭ fido, respekto kaj korinklino, tiam la paro havas bonajn ŝancojn, daŭripove solvi konfliktojn.