×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Karbo el poluakva ŝlimo

Karbo el poluakva ŝlimo

Poluakva ŝlimo haveblas pli ol sufiĉe. Ĝi povus esti uzata kaj esti konvertata al brulaĵo. Vienaj esploristoj adaptis nun procedon el la nutraĵindustrio por efike ĉerpi el poluakva ŝlimo karbon.

En Israelo koka fekaĵo estas konvertata al karbo kaj en Germanio de nelonge el rubaĵoj fariĝas karbo. Tion ebligas la procedo de la "hidroterma karbigo". Ĉe tiu procedo biomaso kaj akvo estas enigataj en altpreman reaktoron. Sub premo kaj varmego el tio fariĝas la tiel nomata hidrokarbo.

En la germana urbo Karlsruhe oni forzorgas tiamaniere ankaŭ jam poluakvan ŝlimon. En Aŭstrio aliflanke poluakva ŝlimo estas sekigata kaj bruligata, aŭ oni uzas ĝin kiel sterkaĵon en la agrikulturo aŭ oni prilaboras ĝin por ricevi fosforon. La problemo pri la karbigo en tiu "premkuirilo" estas ke ĝi estas tre multekosta kaj postulas multe da laboro", klarigas esploristo pri proceda kaj energia tekniko ĉe la universitato pri agrikulturo en Vieno.

Tio ankaŭ estas pli facile atingebla, pensis tial esplorista skipo tie kaj disvolvis novan karbigan procedon. Tiucele ili uzis instalaĵon el la nutraĵa kaj plasta industrioj. Tiu instalaĵo funkcias simile al viandmuelilo kiu ja enhavas ŝraŭbon kiu premas la viandon tra multaj malgrandaj truoj kaj tiel kvazaŭ produktas ŝnurojn el viando. Ĉe la esploristoj oni uzas tiun principon enigante la poluakvan ŝlimon je unu flanko, plidensigas ĝin kaj varmegigas ĝin. Fine oni forseparas akvon kaj je la alia flanko eliras la hidrokarbo.

La unuajn eksperimentojn la sciencistoj jam plenumis per milia ŝlimo en la ŝraŭbaj trapremiloj de la nutraĵa industrio. "Ni provis per milio atingi laŭeble la viskozecon de poluakva ŝlimo. Iam tamen ni tuŝis la limojn de tiu maŝino kaj tiel ni devis disvolvi propran ŝraŭban trapremilon.

Ili patentigis tiun novan maŝinon por hidroterma karbigo. La avantaĝo de la viandmuelila principo kompare al la premkuirila principo estas ke eblas seninterrompe enigi materialon kaj ke la instalaĵo estas pli malgranda. Tiel la procedo fariĝas pli rapida kaj pli malmultekosta.

En konvertita formo kiel karbo la poluakva ŝlimo estas pli facile deponebla kaj pli facile bruligebla. Tiel ĝi estus ankaŭ aplikebla por la ĉerpado de energio - ekzemple por la produktado de tubtransporta varmo . Tio tamen ne solvas la problemon de la damaĝaj substancoj en la poluakva ŝlimo. "La damaĝaj substancoj restas en la cindro kiun oni sekve devas deponi."