×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Jubileo de larĝmensa artisto

Jubileo de larĝmensa artisto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

En ĉi tiu jaro 2018 oni rememoras la naskiĝon de granda artisto. En 1918 naskiĝis la usonano Leonard Bernstein, kiu estis unu el la plej eminentaj muzikistoj en la XX-a jarcento. Omaĝe al li, oni programis ĉi-jare en Brazilo prezenton de lia “meso”, kio neniam antaŭe okazis en ĉi tiu lando.

Laŭ diversaj aspektoj, li estis muzikisto kun tre forta personeco. Rilate al lia privata vivo, oni ofte multon komentas, sed ĉi tiu aspekto ŝajnas al mi malpli signifa ol lia libera spirito kiel artisto. Li estis pianisto, dirigento, komponisto, produktanto de eventoj kaj por tiel diri pedagogo. Fakte, li dediĉis grandan parton de sia energio al la junularo. Li proponis koncertojn al junula publiko kaj verkis edukajn tekstojn tiucele. Ekzemplo de lia larĝa koncepto pri muzika arto estas tio, ke li ofte transpasis teoriajn limojn inter “klasika” kaj “popola” muziko. Kvankam li plenumis severan lernadon en universitata nivelo, lia muziko estis “flora”. Liaj temoj por arta verkado estis ampleksaj: bibliaj temoj, meso, ĵazaj ritmoj, juda liturgio, modernaj “operetoj”, kinomuziko. Li lasis komponaĵojn, kiuj fariĝis modernaj klasikaĵoj. Ni menciu du el ili: La unua estas eble lia plej konata verko: “Rakonto el la Okcidenta Regiono” (West Side Story), opereto (1957), kiu fariĝis filmo lanĉita en 1961. Ĝi enhavas amhistorion lokitan en Novjorko, kie batalas inter si du rivalaj stratbandoj – inspirita je la dramo de Ŝekspiro, “Romeo kaj Julieta”. Kelkaj kanzonoj en tiu verko fariĝis tre popularaj. La dua estas simfonio “La Aĝo de Anksio”, el 1947. Sentoplena verko, kies movimentoj estis inspiritaj je la samnoma longa poemo de la angla aŭtoro Wynstan Auden. En tiu verko, la piano sonas forte, kiel parto de la orkestro mem, en tute neordinara maniero. Ankaŭ ĝi enhavas ĵazajn elementojn. Kiel dirigento, Bernstein staris antaŭ la plej gravaj orkestroj. Li portis sian brilan muzikon al la mondo dum siaj multaj ekskursoj. Li estis ne nur talenta, sed karisma. Pro tio, li ricevis amason da premioj kaj estas rekonata unuanime kiel eminenta artisto el la pasinta jarcento.