×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Jam ĉeloj suferas pro bruo

Jam ĉeloj suferas pro bruo

Bruo damaĝas al la sano: Kiel eksperimentoj de japanaj esploristoj montras, jam normalaj histaj ĉeloj reagas pri laŭtaj bruaĵoj. Pro la bruo ili perdas forton kaj produktas malpli da proteino.

Plej multajn mediajn influaĵojn kiel lumon, varmegon kaj premon, vivantaj ĉeloj registras helpe de specialiĝintaj sensaj ĉeloj, ekzemple per lumsentivaj receptoroj en la okulo aŭ la haretoj en la interna orelo, kiuj konvertas mekanikajn influaĵojn kaj aŭdebligas bruaĵojn.

Ankaŭ malpli specialiĝintaj korpaj ĉeloj reagas jen kaj jen pri influaĵoj kiuj ne efikas ĥemie aŭ fizike. Estas interalie konate ke ĉiuj ĉeloj ĉe granda varmego - ekzemple ĉe febro - produktas varmegŝokajn proteinojn por protekti sin. Simila reago okazas ĉe malvarmego. Ĉu kaj kiel aliaj mekanikaj influaĵoj efikas pri ĉeloj kaj ties herediga materialo, tio ĝis nun estas ankoraŭ malmulte esplorita.

En sia aktuala studaĵo la esploristoj de la universitato de Kjoto dediĉas sin al la akustikaj influaĵoj. "Bruaĵoj estas ĉie kaj ĉiam", diras la estro de la esplorista skipo. La demando, ĉu simplaj ĉeloj entute reagas pri tio, do esence - tamen ĝis nun estas apenaŭ esplorita.

Por siaj eksperimentoj la esploristoj uzis kvar ĉelajn liniojn de musoj, interalie el la kuniga histo, el antaŭĉeloj de neŭronoj kaj el la skeleta muskolaro. En varmiga ŝranko la ĉelkulturoj estis elmetitaj al sonaro dum pluraj horoj, per diversaj frekvencoj kaj laŭtecoj.

Post tio la esploristoj serĉis pri ŝanĝigoj en tri genoj pri kiuj oni scias ke ili reagas pri mekanikaj stimuloj. Unu el ili partoprenas en la kreskado de ostoj, la aliaj en la resanigo de vundoj kaj en la kreskado de kuniga histo.

Kaj vere ili trovis mezureblajn ŝanĝojn en la genaktiveco. Post unu ĝis du horoj ĉe laŭteco de 94 decibeloj la genoj parte estis malpli aktivaj ĝis 40 procentoj. La efiko poste daŭris ankoraŭ almenaŭ dum kvar horoj. Depende de la laŭteco kaj de la formo de la sonondoj la efiko estis malsame forta. Inter la ĉelaj linioj montriĝis same diferencoj. Ĉe kelkaj ankaŭ tute ne montriĝis ŝanĝiĝoj. Plej forte reagis laŭ la esploristoj tiuj ĉeloj, el kiuj poste povas disvolviĝi ostoj kaj muskoloj.

La testoj je ĉela nivelo ankoraŭ ne permesas grandskale konkludi, ekzemple ĉu la genetikaj ŝanĝiĝoj povus havi konsekvencojn ankaŭ por la histo aŭ por la tuta organismo. "Krome la 94 decibeloj kiujn ni uzis , estas tre laŭtaj", diras la estro. En la ĉiutago ja ne estas tiom da bruo. La observitaj efikoj do eble ne estas "normalaj". Nivelo de 90 decibeloj ekzemple estas trovebla en fabrikoj aŭ kiam peza kamiono preterpasas.

La bruo tamen ne estas tute for de la reala vivo. Por kompari: En urbo kiel Vieno vivas homoj kun averaĝa brua ŝarĝo de pli ol 55 decibeloj. En Eŭropo proksimume ĉiu kvara homo vivas ĉe tia nivelo de bruo.

Ke media bruo, precipe trafika bruo povas kaŭzi malsanojn, tion oni scias el multaj studaĵoj: Tio povas komenciĝi ĉe afekcioj de dormado kaj povas atingi malsaniĝojn de koro kaj sangocirkulo. Eble la damaĝaj efikoj vere jam komenciĝas en la herediga materialo de unuopaj ĉeloj.

"Unue ni volas serĉi pri pluaj genoj kiuj eble reagas pri sonoj kaj bruo ankoraŭ pli senteme, do jam pri tiaj niveloj de bruo kiujn oni trovas en la ĉiutago", diras la japana sciencisto. Nur tiam la esploristoj volas sistemece analizi kion la genetikaj ŝanĝiĝoj signifas por la tuta organismo.