×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Intervjuo kun Ada E. Yonath (2)

Intervjuo kun Ada E. Yonath (2)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

(Daŭrigo de la citado de intervjuo publikigita en la numero 1 de 2018 de la Esperanta Unesko-Kuriero.)

Ĉu via vivo ŝanĝiĝis pro la ricevo de la Nobelpremio?

Nun mi povas okupiĝi pri la gejunuloj. Antaŭ ol ricevi la Nobelpremion enketo sur la stratoj de Tel Avivo estis montrinta, ke tre malmultaj volis entrepreni sciencan karieron. Tuj post la ceremonio, la postan tagon, nova enketo estis farita, kaj la nombro pligrandiĝis je 40%! Se nur 10% el tiuj gejunuloj fakte komencus studi sciencojn, mi havus la impreson, ke mi estis utila.

Ĝis nun nur kvar virinoj ricevis la Nobelpremion pri Kemio. Kial – viaopinie?

En fiziologio kaj medicino estas multe pli da virinoj, kaj mi ne pensas, ke la membroj de la Nobel-komitato estas seksismaj; ili kronis Marie Curie dufoje. La kaŭzo de la fakto, ke ekzistas malpli da inaj sciencistoj, estas, ke la socio ne kuraĝigas virinojn preni tiun vojon, inkluzive en la tiel nomataj malfermaj kaj liberalaj socioj. Tro ofte oni aŭdas rimarkojn kiel “Ne faru tro da studoj, vi ne trovos edzon” aŭ “ne elektu karieron tiel postulan; vi ne havos familian vivon”. En certaj socioj tiuj formuloj aperas tre eksplicite, en aliaj pli inside. La samo okazas en politiko, en la artistaj karieroj, en ĉiu profesio, kiu postulas multe. Kaj ankoraŭ pli en scienco, ĉar tio povus implici, ke la virinoj estas pli inteligentaj ol la viroj.

Kelkaj virinoj estas sendube pli bonaj; tamen ofte ili laboras en la laboratorio de iu alia, ĉar ili volas malpli da premo en la laboro kaj estas do malpli instigataj ekestri, aŭ ili preferas dediĉi pli da tempo al sia familio.

Kiel ŝanĝi la menson de la virinoj?

Ne estas nur afero de virinoj. La tuta socio devas evolui. Klerigado helpos nin fari tion. Estas malfacile, kaj tio ne okazos en ununura tago. Kiam mi parolas en la lernejoj, eĉ se tio ne igas la gejunulojn entrepreni sciencan karieron, eble ĝi instigos ilin rigardi la aferon alimaniere por la sekva generacio.

Sciencistino povas havi kontentigan vivon – kaj en sia privata vivo kaj en sia laboratorio. Mia nepino donis al mi la titolon “Avino de la Jaro”; do oni povas esti bona avino kaj bona sciencistino! Kiam 15-jaraĝa adoleskantino aŭdas tion, ĝi impresas ŝin. Kaj post kvin jaroj ŝi eble elektos sciencajn studojn.

Ĉu tiuj elektoj ne devigas fari oferojn?

Evidente okazas oferoj; esplorado postulas multe - kiel por la virinoj tiel por la viroj. Estas afero de prioritatoj. Persone mi planis nenion, mi traktis ĉion laŭalvenede tago al tago. Mi elektis la profesion, kiun mi amis, kaj mi ekhavis la familion, kiun mi amis. Kio gravas estas ami.

Kiuj estas la kvalitoj de bona sciencisto?

Ili estas tri: unue, scivolemo; due, scivolemo; trie, scivolemo! Ankaŭ necesas ami la defiojn kaj ne timi ilin. Kaj havi sufiĉe da kritika spirito por kompreni, ĉu tio kion oni faras estas grava, ĝusta kaj originala aŭ ne.

Ĉu vi estas maltrankvila pro la minaco, kiun reprezentas la kreskanta rezisto al antibiotikoj?

Mi tre maltrankviliĝas pro tiu fenomeno. Se oni ne prenus antibiotikojn, ne estus rezisto, sed simpla infekto povus esti mortiga. Ni devas ellabori novan generacion de antibiotikoj. Super tio ni laboras nun. Studante la strukturon de la ribosomoj de kelkaj patogenaj bakterioj, ni identigis novan tipon de lokoj de fiksado de antibiotikoj, kiu povus inhibi la biosintezon de la proteinoj en la ĉeloj.

Ĝis nun neniu el tiuj lokoj estis uzata per iu ajn konata antibiotiko. Do ni pensas, ke la rezisto disvolviĝos tre malrapide. Ĉar ili estas ankaŭ karakterizaj de la patogenaj bakterioj, ili verŝajne havos malgrandan aŭ neniun influon sur la mikrobiomon, sur la “bonajn bakteriojn”, kiuj ekzistas en la homa korpo. Oni povas ankaŭ uzi la kemion de tiuj novaj lokoj por krei antibiotikojn tute malkomponeblajn, kio permesos eviti la ekologian pezon sur la medion, kaŭzotan de la nemalkomponeblaj nukleoj de la antibiotikoj nuntempe disponeblaj. Resume: aplikante nian plurfakan alpaŝon, ni esperas optimumigi la proksiman generacion de antibiotikoj por konsiderinde malpligrandigi la reziston, samtempe certigante maksimuman selektivecon, optimuman efikecon, minimuman toksecon kaj adekvatan malkomponeblecon.

Ni havas la esperon, ke, kvankam la antibiotikoj estas konsiderataj kiel malpli profitdonaj, la laboratorioj ekkonscios pri la danĝero de la rezisto kaj pri la novaj ebloj konsiderinde malpligrandigi ĝin.

Pri kio vi laboras nun?

Mi provas fari du aferojn: disvolvi la proksiman generacion de antibiotikoj kaj kompreni la originojn de la vivo.