×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Intervjuo kun Ada E. Yonath (1)

Intervjuo kun Ada E. Yonath (1)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

La 2an de januaro mi parolis ĉi tie pri la Esperanta versio de Unesko-Kuriero. Mi citis la celojn de la revuo kaj klarigis, kiel la Esperanta versio estiĝis kaj kiel ĝi estas farata.

Ĉar mi tradukis unu el la artikoloj de la numero 1 de 2018, mi profitas de tio por aperigi ĉi tie resumon de tiu teksto – kiu estas intervjuo kun Ada E. Yonath.

Ŝi naskiĝis en Jerusalemo en 1939. Tie ŝi doktoriĝis en la Scienca Instituto Weizmann, en kiu ŝi nun estras la centron specialigitan pri la biomolekulaj strukturo kaj kunmetiteco. En 2009 ŝi ricevis la Nobelpremion pri Kemio (kune kun du aliaj esploristoj) pro siaj pioniraj malkovroj rilataj al la strukturo kaj funkcio de la ribosomoj, la sintezantoj de la proteinoj en niaj ĉeloj. Ŝiaj esploroj revoluciis ankaŭ nian komprenon pri la agmaniero de la antibiotikoj. Krom la Nobelpremio ŝi ricevis multajn aliajn premiojn.

Eltiraĵoj el la intervjuo

Kiam ekis via intereso pri scienco? Mi ĉiam estis scivolema. Mi volis scii, kiel funkcias la mondo. Unu el miaj unuaj sciencaj eksperimentoj mi faris je la aĝo de 5 jaroj; ĝi finiĝis per akcidento. Mi volis mezuri la alton de nia ĉambro. Ni vivis tiam en Jerusalemo en apartamento el kvar ĉambroj, kundividita de tri familioj. Ni estis tre malriĉaj. Mi iris sur la balkonon, stakigis meblojn – tablon, seĝojn –, sed sen atingi la plafonon. Mi volis grimpi sur la stakon, sed mi falis en la korton kaj rompis mian brakon. Tamen tio ne senkuraĝigis min, kaj mia scienca scivolemo restis netuŝita.

Vi diras, ke viaj gepatroj ĉiam kuraĝigis vin lerni, sed ke la unuaj jaroj estis malfacilaj.

Lerni neniam estis problemo por mi, nek en la lernejo nek hejme. La malfacilaĵoj aperis ĉefe pro nia ekonomia situacio. Mi diru, ke mi havas sekreton: mian bonegan memorkapablon ... almenaŭ tiutempe. Mi estis tre bona lernantino, sed la lernejo ... necesis povi vizitadi ĝin! Mia patro havis malgrandan nutraĵvendejon. Li mortis, kiam mi estis 11-jaraĝa. Mi havis fratinon ankoraŭ tre junan. Ni havis malmultegan monon; do mi bezonis labori. Mi faris ĉion: mi balais, lavis telerojn, donis privatajn lecionojn, prizorgis infanojn... En la liceo ekzistis kemia laboratorio, kiun mi devis purigi. Mi profitis por fari miajn proprajn eksperimentojn! Tiam kutime mi leviĝis matene je la 5-a kaj duono, kaj je la 6-a mi donis mian unuan privatan lecionon - pri matematiko kaj kemio. Miaj tagoj estis longaj, kaj miaj noktoj tre mallongaj. Tamen tio ne ĝenis min.

Ĉu vi pensas, ke tiuj malfacilaĵoj igis vin pli batalema? Eble. Dum pluraj jaroj oni traktis min kiel frenezulinon, ĉar mi faris esplorojn kiujn aliaj opiniis neeblaj, sed tio min ne ĝenis. Kio gravis por mi estis vidi niajn laborojn progresi, eĉ je etaj paŝoj; mi ne intencis konvinki sciencistojn, kiuj estis konvinkitaj, ke ni havos “neniun ŝancon”. Por mi la vivo de esploristo estis lukso. Mi povis fari demandojn, kiuj interesis min, tiaj kiaj “kiel la proteinoj estas produktataj en la ĉeloj?”, kaj mi ricevis salajron por tio: do bela vivo!

Kion vi diras hodiaŭ al la gejunuloj kiuj forturnas sin de la sciencaj studoj?

Ĉiam, kiam mi havas tempon, mi vizitas mezlernejanojn en Israelo kaj en la tuta mondo, Hispanio, Aŭstralio, Hindio, Japanio... Mi rakontas al ili pri la emocio, kiun mi sentis, kiam mi unuafoje vidis la stukturon de la ribosomo! Mi diras al ili, ke estas granda ĝojo esti esploristo kaj ke tio estas tre amuza. Vi faras demandon, kiu vervigas vin, kaj vi provas respondi – tio estas la plej bona maniero labori. Se vi konvinkas la financadajn instituciojn, ke tiu demando gravas, ili pagas por ke vi trovu la respondon. Ofte mi komparas la defion de la scienca esploro kun la suprengrimpado sur Everesto-n. La alveno al la pinto estas eksterordinara, sed ankaŭ la grimpado estas granda aventuro.

La proksiman semajnon mi daŭrigos la citadon de la intervjuo.