×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Interreta paŭzado plifeliĉigas gejunulojn

Interreta paŭzado plifeliĉigas gejunulojn

Ke seninterrompa ĉeesto en interreto povas esti psika ŝarĝo por gejunuloj, tion montris jam pluraj studaĵoj. Nova analizo indikas ke ankaŭ la granda plimulto de la gejunuloj ne plifeliĉiĝas per troa interretumado.

Multaj dekkelkjaruloj hodiaŭ uzas siajn viŝtelefonojn (kompufonojn) kaj aliajn porteblajn komputilojn dum pluraj horoj de la tago. Nova usona studaĵo liveras indikojn por io kion eĉ multaj el la junaj daŭraj uzantoj ekkredas: Pasigi pli kaj pli da tempo en interreto ne nepre signifas bonfarti pli.

Tute male: Plej feliĉaj estas la gejunuloj kiuj nur dum apenaŭ unu horo estas en la interreto. Tion almenaŭ montris studaĵo de la San Diego ŝtata universitato. Por tiuj kiuj gluas pli longe ol unu horon ĉe la ekrano, la ciferoj pri kontenteco malaltiĝas - kaj same ĉe tiuj kiuj tute ne povas uzi ciferecajn rimedojn.

La studaĵo ne montras kaŭzan kuntekston sed montras nur kunrilaton - do restas malklare ĉu la malkontento estas vere ligita al la uzado de ciferecaj rimedoj aŭ ĉu regas aliaj faktoroj lige kun tio.

Entute montriĝis: Gejunuloj kiuj pasigas pli grandan parton de sia libertempo kun sportado, legado aŭ kun rendevuoj ol kun interretaj aktivecoj kiel komputilaj ludoj, socia interretumado aŭ videobabiladoj kun amikoj, sentas sin signife pli feliĉaj ol tiaj ĉe kiuj la rilato estas inversa..

La esploristoj traserĉis tiucele datumarojn el ĉiujara reprezenta usona longtempa esploro por kiu ekde la jaro 1991 estis enketitaj pli unu miliono da oka-, deka- kaj dekdua-klasanoj. En tio seninterrompe ekde la 1990-aj jaroj entute plialtiĝis ĉe la dekkelkjaruloj la memaprezo, la vivokontenteco kaj la sento esti feliĉa. Aliflanke ekde la jaro 2012 - en la jaro kiam la duono de ĉiuj usonaj gejunuloj posedis kompufonon - la tendenco abrupte inversiĝis.

Similajn nombrojn prezentis la esploristoj dum somero de la jaro 2017 jam en sia libro pri la tiel nomata "iGeneracio". La entute plej granda ŝanĝo en la vivo inter gejunuloj de la jaroj inter 2012 kaj 2016 estis la plilongiĝo de la tempo kiun ili pasigis pri socia interretumado - kaj la el tio rezultinta malkresko ĉe vidalvidaj sociaj kontaktoj kaj ĉe la daŭro de dormado.

Tamen estas malfacile distingi la tempon ĉe ekrano de aliaj eblaj stresfaktoroj en la vivo de gejunuloj - ekzemple politike kaŭzitaj aŭ ekonomiaj vivocirkonstancoj.

Ankaŭ la timo maltrafi ion povas esti motivo por troa uzo de kompufonoj. Ĉe malstabilaj gejunuloj la daŭra komparo kun aliaj gejunuloj povus plifortigi tendencon al depresioj. Aliflanke oni ne forgesu kiom da ŝancoj por socia subteno, de informiĝo kaj kleriĝo la interreta mondo ofertas por junaj homoj.

Limigi la tempon ĉe la ekrano certe donas sencon. Precipe dum manĝado kaj aliaj komunaj aktivecoj oni rezignu pri la uzo de kompufono kiel same vespere kaj nokte en la lito. Kaj ankaŭ dumtage estu senkompufonaj tempofenestroj.