×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Hundoj helpis homojn jam antaŭ 8000 jaroj

Hundoj helpis homojn jam antaŭ 8000 jaroj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

La forta emocia ligo inter homoj kaj hundoj estas universala fenomeno. Lastatempaj arkeologiaj eltrovoj montris, ke fakte ĝi estas tre antikva. Oni trovis en Saud-Arabio ŝtonajn pradesegnaĵojn faritajn antaŭ pli ol ok mil jaroj, kiuj montras, ke homoj tiam jam ĉasis kune kun hundoj. Ili estas la plej antikvaj gravuraĵoj montrantaj tian kunvivadon, ĝis nun trovitaj. Entute oni nombris 350 gravuraĵojn, inter kiuj oni eĉ povas vidi hundojn regatajn per rimenoj. Laŭ ilia aspekto, ŝajne ili estis hundoj de la raso “Kanaana”, kiu ekzistas ĝis nun. Tiu kunlaborado estis esence grava por la homa postvivado.

Esploroj pri la deveno de hundoj nuntempe montras, ke la genetika disdiferenciĝo disde lupoj okazis antaŭ 33000 jaroj, en Azio. Novaĵo estas la inklino de sciencistoj opinii, ke ne la homoj enhejmigis hundojn, sed ke hundoj alproksimiĝis proprainiciate al homaj grupoj por serĉi manĝaĵon. Kunvivado inter ili estas do tre antikva fenomeno. Studoj montris, ke hundoj kunvivis kun homoj longan tempon antaŭ ol aliaj bestoj, kiel bovoj kaj kaproj. Ĝi okazis jam antaŭ la neolitiko, kiam verŝajne elvolviĝis agrokulturo kaj dresado de bestoj. Tamen, la momento, kiam aperis la unuaj hundoj en la mondo, kiel derivaĵo de lupoj, estas ankoraŭ duba. Depende de la esploristoj, ĝi varias de antaŭ 10000 ĝis 38000 jaroj. Sed la ŝtongravuraĵoj trovitaj en Saud-Arabio malfermas novan perspektivon, ĉar ili klare montras hundojn regatajn de homoj per rimenoj. Tio certe multe faciligis la ĉasadon. En tempo, kiam nutraĵoj estis malabundaj kaj ne troveblaj dum la tuta jaro, tio forte favoris ambaŭ speciojn. Unuafoje oni trovis “dokumentojn”, kiuj registris, de kiom longa tempo ili estis proksimaj, reciproke.

Hundoj fariĝis tiel intimaj al homoj, ke ili inspiris filozofian skolon. Antisteno, disĉiplo de Sokrato, fondis Cinikismon, laŭ kiu ideala homa vivo devus esti simila al tiu de hundo (Kynos, en la greka lingvo): simpla kaj spitanta riĉecon kaj plezurojn. La plej fama ano de tiu skolo estis Diogeno el Sinopo, kiu loĝis en barelo. Kiam Aleksandro la Granda demandis lin, kial li sin nomas hundo, li respondis: “Ĉar mi flatas tiujn, kiuj donas al mi ion, mi bojas kontraŭ tiuj, kiuj rifuzas al mi, kaj mordas malbonulojn”.