×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Helikopteraj gepatroj en universitatoj

Helikopteraj gepatroj en universitatoj

"Estas intertempe gepatroj kiuj akompanas siajn plenkreskajn gefilojn dum la unuaj tagoj ĝis la universitato por esplori la nekonatan terenon kune kun la idoj", diras profesoro de la universitato de Linz.

"Je unu flanko ni kompreneble interesiĝas ke ankaŭ gepatroj konatiĝu kun la universitato kaj kun ĝia ofertaro kaj kiuj ageme subtenas siajn gefilojn", substrekas la profesoro. Aliflanke universitata studado servas por akceli la memstarecon. "Ankaŭ ni konstatas ke necesas preni la gestudentojn de la unua semestro pli ĉe la mano ol tio necesis en antaŭaj epokoj. Ili bezonas subtenon", diras la profesoro.

"Lastatempe ni konfrontiĝas pli ofte kun demandoj de patrinoj kaj patroj", diras la prezidanto de la studenta reprezentumo. "Kompreneble ni ja helpas ankaŭ al la gepatroj, sed principe ni subtenas la gestudentojn". Ke tiuj freŝaj studentoj ĉe la komenco de la studado ofte ne kapablas bone organizi sin, tio certe kunrilatas kun la aktuala lerneja sistemo. "Ĝis la maturec-ekzameno oni postulas de la gelernantoj nenian memrespondecon, ĉio estas preparita. La libereco ĉe la universitato por multaj el ili estas tro granda defio. Ili sentas sin perditaj", diras la studenta reprezentanto.

"Gepatroj ĉe la universitato", tiu fenomeno aperas ne nur en Linz. Ĉe la universitato de Friburgo en Germanio ekzemple establiĝis "familia tago por gestudentoj de la unua semestro", en kiu partoprenas ankaŭ gefratoj, geonkloj kaj geavoj. Ĝi intertempe jam okazas en futbala stadiono.

Ĉe pli kaj pli da universitatoj en la germanlingvaj landoj patroj kaj patrinoj povas partopreni dum unu tago en provlekcioj, ili povas inspekti la universitatan kampon kaj testi la manĝaĵon en la studenta restoracio, kelkaj altlernejoj ofertas eĉ tutan semajnfinon kun dense pakita programo "por freŝbakitaj gepatroj de studentoj", kiel ekzemple tio okazas ĉe la universitato de Münster.

Multaj studaĵoj parolas pri la tezo ke la junularo de hodiaŭ pli malfrue socie plenkreskas. Laŭ psikologoj la limo ŝoviĝis de 18 al 25 jaroj. "Koncerne al aktivecoj hodiaŭaj 18-jaruloj agas simile kiel 15-jaruloj de antaŭaj epokoj", diras esploristino de la universitato de San Diego en Usono. Tiu tendenco estas konstatebla sendepende de sekso, loĝloko aŭ de sociekonomiaj faktoroj. La esploristoj vidas en tiu evoluo kulturan ŝanĝon: "Nia studaĵo montras ke dekkelkjaruloj hodiaŭ atendas pli longe ĝis ili transprenas pli da respondeco."

Kaŭzo por la pli malfrua plenkresko povas ankaŭ esti tiuj patrinoj kaj patroj kiujn oni nomas "helikopterajn gepatrojn". Ili provas ekde la tago de la naskiĝo de la infano ĉerpi el la infano la "plejbonon" kaj regas la vivon de siaj protektatoj ĝis la plejeta detalo.

Helikopteraj gepatroj en universitatoj

"Estas intertempe gepatroj kiuj akompanas siajn plenkreskajn gefilojn dum la unuaj tagoj ĝis la universitato por esplori la nekonatan terenon kune kun la idoj", diras profesoro de la universitato de Linz. "At the same time, parents who accompany their adult children in the first days to the university to explore the unknown land together with the children," says professor of Linz University.

"Je unu flanko ni kompreneble interesiĝas ke ankaŭ gepatroj konatiĝu kun la universitato kaj kun ĝia ofertaro kaj kiuj ageme subtenas siajn gefilojn", substrekas la profesoro. Aliflanke universitata studado servas por akceli la memstarecon. On the other hand, university study serves to accelerate self-esteem. "Ankaŭ ni konstatas ke necesas preni la gestudentojn de la unua semestro pli ĉe la mano ol tio necesis en antaŭaj epokoj. Ili bezonas subtenon", diras la profesoro.