×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Handikapulaj Pentristoj

Handikapulaj Pentristoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Ekde ĉiam ŝajne plejmultaj homoj vivas mizere. La kialoj: malgrandaj kaj grandaj militoj, perfortoj, subpremado, malsato, malsano, naturaj katastrofoj.

Jam estis dirite, ke nuntempe – t.e. ekde kelkaj jardekoj – en kelkaj regionoj, ĉefe Eŭropo kaj norda Ameriko, la homoj travivas maloftegan periodon de paco kaj bonstato, prospero. Espereble tio daŭros, kaj espereble tia stato etendiĝos al aliaj regionoj.

Tamen kelkaj homoj – ĉu en la unua (malbona) situacio, ĉu en la dua – havas alian, apartan problemon: ili estas handikapuloj, denaskaj aŭ pro iu okazo.

Pasintece ili suferis multe pli ol nuntempe, ĉar oni preskaŭ ne prizorgis ilin, kaj mankis kuraciloj (medicinaĵoj kaj teknikaj rimedoj) por plibonigi ilian vivon.

Estu kiel ajn, kaj pasintece kaj hodiaŭ iĝis konataj aŭ eĉ famaj kelkaj handikapuloj pro iliaj faroj kaj sukcesoj, ekzemple inter blinduloj la kantisto Andrea Bocelli kaj la kantistoj kaj muzikistoj Stevie Wonder kaj Ray Charles. Kaj kio pri la handikapulo Stephen Hawking? Lia vivo kaj verko ŝajnas miraklo.

Tamen mi ne volas paroli pri famuloj, sed pri grupo de handikapuloj, kiuj pentras per la buŝo aŭ la piedoj. Ekde kelkaj jaroj mi ricevas – kaj pagas – du- aŭ trifoje ĉiujare kalendarojn, kristnaskkartojn kaj naskiĝtagkartojn sur kiuj estas presitaj kopioj de iliaj pentraĵoj.

Ili apartenas al asocio nomita “Pentristoj per la buŝo kaj la piedoj”. Ili pentras tiel (t.e. tenante penikon en la buŝo aŭ per la piedoj), ĉar ili ne povas pentri per la manoj, ĉu mankas al ili manoj, ĉu ili ne povas movi la manojn. Tiu handikapo ekzistas ekde la naskiĝo aŭ estiĝis poste pro malsano aŭ akcidento.

Nur kiam mi intencis skribi pri ili, mi rigardis ilian retpaĝaron kaj konstatis, ke ne temas pri brazila (kiel mi pensis), sed pri internacia asocio.

En ĝia brazila retejo legeblas i.a. : La Asocio de la Pentristoj per la buŝo kaj la piedoj komenciĝis en 1956, kiam Erich Stegmann, artisto kiu pentris per la buŝo, kunigis malgrandan grupon de artistoj kun fizika handikapo el 8 eŭropaj landoj. Lia celo estis, ke ili gajnu sian propran vivtenon pere de siaj artistaj klopodoj [...]

[Nun la asocio] reprezentas ĉirkaŭ 800 artistojn en 75 landoj.

Serĉante pri Erich Stegmann, mi trovis artikolon pri li en Vikipedio kaj eksciis, ke li estis germano, ke lia tuta nomo estis Arnulf Erich Stegmann, ke li naskiĝis en 1912 kaj mortis en 1984, ke li fondis la menciitan asocion en 1957 en Liĥtenŝtejno (Liechtenstein), kaj aliajn detalojn.

Lia fondo de la asocio estas ege laŭdinda, kaj la artista laboro de la membroj estas mirindega kaj admirinda.

Vidu kelkajn el iliaj verkoj, pentritaj kun la peniko tenata en la buŝo aŭ inter la piedfingroj.