×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Grundaj mikroboj akcelas kreskadon de plantoj

Grundaj mikroboj akcelas kreskadon de plantoj

Ili sidas ĉie. Sur la folioj, sur la radikoj kaj ankaŭ sur floroj kaj semoj. Plantoj gastigas multajn etajn kunloĝantojn: Bakteriojn, arĥebakteriojn, fungojn kaj virusojn. La esplorado pri ili nuntempe plene okazadas. Ĉar inter tiuj mikroorganismoj ne nur troviĝas damaĝaj vivaĵoj, sed almenaŭ same tiom da utilaj vivaĵoj, kiuj plifortigas la defendon kaj akcelas la kreskadon. Do ne nur homoj posedas tian "mikrobiomon" kiu influas ilian sanon, sed ankaŭ plantoj havas ĝin.

Esploristoj volas modifi tiun "fitobiomon" tiel, ke agraj plantoj estos protektataj kontraŭ certaj plantomalsanoj. Unuopaj tiaj "probiotiokaĵoj" eĉ jam estas ofertataj en la merkato. Estas la granda espero per tio povi redukti la aplikadon de pesticidoj. "Mikrobaj plantoprotektiloj estas simple pli medikonvenaj kaj pli sekuraj", diras bioteknologia esploristino ĉe la universitato de Graz.

La principo de biologiaj pesticidoj tamen ne estas tute nova: Tiel oni vetas jam de la jaro 1964 pri preparaĵoj de la "thuringiensis" bacilo por kontraŭbatali diversajn insektojn kiel ekzemple la terpoman skarabon. Tiu bacilo estas grunda bakterio. Se la larvoj de la skarabo alprenas ilin, la baciloj damaĝas la inteston de la skarabaj larvoj kaj mortigas ilin. Sed nur per novaj teknologioj eblas videbligi la riĉecon je mikroboj en plantoj kaj grundoj kaj iom post iom listigi la funkciojn de la etaj vivaĵoj.

Tiel oni scias ke plantoj donas proksimume 20 procentojn de siaj karbonhidratoj al la movetiĝema komunumo en la grundo. Responde al tio la bakterioj kaj fungoj malabsorbas antibiotike efikajn substancojn kiuj mortigas damaĝantojn. Krome ili modifas la genaktivecon de plantaj ĉeloj kio interalie povas plialtigi la defendajn fortojn. Tiel en Graz oni eltrovis ekzemple ke grundaj bakterioj kiuj setlas sur brasikaj plantoj atakas nematodojn kaj damaĝajn fungojn.

Sed la mikroboj kapablas ankoraŭ pli: Specioj kiuj sidas en la radikoj enkondukas fosfaton kaj nitrogenon el la grundo en la planton - jen du substancoj kiuj nepre estas bezonataj por la kreskado kaj kiuj ofte estas aldonataj kiel sintetika sterkaĵo. Tuberetaj bakterioj ekzemple ligas la nitrogenon el la aero kaj per tio sterkas leguminozojn. Krome grundaj mikroboj povas formi plantajn hormonojn kaj tiel povas plifortigi la kreskadon.

Aliaj fungoj igas plantojn rezistivaj kontraŭ varmego kaj sekeco. Kun sia vaste disbranĉigita reto el fadenoj la fungoj povas suprenkonduki akvon el pli profundaj tavoloj de la grundo. Multaj molekulaj mekanismoj malantaŭ tio estas tamen ĝis nun malklaraj.

Ankaŭ sen probiotikaĵoj la agrikulturistoj povas plialtigi la biodiversecon de la mikro-organismoj kaj per tio la fekundecon de la grundo. "Sinsekvo de fruktoj" nomiĝas la longe pruvita principo. Ekestas ankaŭ paradizaj kondiĉoj por la helpemaj plantaj mikroboj, se la agrikulturistoj post la rikolto ne prilaboras la grundon kaj se ili semas la novajn plantojn sur la restaĵojn de la antaŭaj. Rezigni pri pesticidoj kaj sterkaĵoj same akcelas la utilajn etajn vivaĵojn. "Ni bezonos kombinon de grundoprotektaj kultivaj metodoj plus specifaj plantaj probiotikaĵoj", diras la bioteknologia esploristino en Graz. "Ĉar la reduktita mikroba diverseco en niaj agrikulturaj ekosistemoj estas la kaŭzo por multaj mediaj damaĝoj kaj por sanproblemoj kiel ekzemple rezisto kontraŭ antibiotikaĵoj kaj imunmalsanoj."