×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Ĝelo kiu igas rubakvon trinkebla

Ĝelo kiu igas rubakvon trinkebla

Nigra, naĝanta disko el ĝelo, iomete pli malgranda ol longdaŭra sondisko kaj kun dikeco de rostita pano donu al la ĉerpado de trinkakvo el marakvo aŭ de rubakvo novan impeton. Tio estas la celo de esploristoj de la universitato de Teksaso en Austin. "Per nia hidroĝelo ni povas aparte efike purigi akvon, nur per la forto de la suno kaj sen aplikado de multekostaj aparatoj", diras la estro de la esplorista skipo.

La patentota hidroĝelo efikas kiel turbo por vaporigo de akvo kiu sekve kondensiĝas sur supraĵoj kaj povas esti kolektata. Saloj, bakterioj kaj damaĝaj substancoj postrestas.

Pli ol 20 litroj da pura akvo en kvadrata metro tiamaniere estas ĉiutage rikolteblaj, raportas ankaŭ esploristoj de la universitato de Kolorado en faka revuo. Tio estas la duoblo de tio kion ĝisnunaj vaporigiloj atingas per nanoporozaj nigraj oraj foliaĵoj kaj tio sufiĉos por la provizado de domoj per akvo kaj por la intervena aplikado en regionoj kiuj estas trafitaj de katastrofoj.

La hidroĝelo konsistas el du eroj: el polivinilalkoholo (PVA) kiu estas ankaŭ konsistero de harlaviloj, gluiloj aŭ en knedaĵo kaj kiu donas al la ĝelo spongecan strukturon kun poroj kiuj mezuras nur centonajn milimetrojn, kaj ĝi konsistas ankaŭ el polipirolo kiu povas absorbi multe da lumo kaj kiu donas la nigran koloron al la materialo.

La sciencistoj naĝigis diskojn el la ĝelo sur salakvo en plastaj ujoj kun grandeco de bakpelvoj, kiujn ili metis sub sunsimulilon aŭ sur la tegmenton de sia poresplora konstruaĵo. La nigra ĝelo varmegiĝas kaj sensala akvo vaporas el la poroj. La akvovaporo kondensiĝas sur supermetita travidebla kufo kaj fluetas al kolektujo. Kvazaŭ kiel spongo la ĝela disko resuĉas ĉiam novan akvon de malsupre.

La sunvarmo restas ĉefe en la ĝelo, nome tie kie ĝi estas bezonata por la vaporigado. "Kaj la akvo povas pro la apartaj interefikoj en la ĝela strukturo eliĝi pli facile ol de pura akvosupraĵo", diras la esploristo el Teksaso.

La esploristoj testis la efikecon de la hidroĝeloj ĉe memfaritaj akvoprovaĵoj, de prefere kun malpli da salo (kiel en la nordorienta maro) ĝis tre saleca (kiel en la Morta Maro) kaj ankaŭ ĉe reala provaĵo de marakvo el la golfo de Meksiko. La rikoltoj restis stabilaj tra 28 tagoj, kaj la destilita akvo en ĉiuj kazoj estis pli pura ol tion postulas la Monda Sanorganizo por trinkakvo.

"La indikita efikeco jam estas atentinda", diras pri tio sciencisto de la universitato de Munkeno. La procedo laŭ li taŭgas certe bone por familioj kaj por malgrandaj vilaĝoj, sed ĝi ne estas alternativo por konvenciaj grandteknikaj sensaligaj instalalaĵoj por marakvo kiuj produktas ĝis 500 milionojn da litroj da trinkakvo en tago. "Por atingi tiajn kvantojn la bezono pri areoj estus simple tro granda", substrekas la inĝeniero.

La esploristo en Teksaso aliflanke povas ja imagi ke la ĝelo iutage anstataŭos la vaporigilojn de industriaj instalaĵoj, sed ankaŭ li unuavice antaŭvidas ĉefe la moveblan aplikadon. Kaj li daŭrigas la esploradon por ankoraŭ plialtigi la efikecon de la materialo kaj por eltrovi por kiuj specoj de rubakvo la nova procedo taŭgas.

La nova materialo ĉiukaze estos nova mejloŝtono sur la vojo de la solvado de la monda trinkakva problemo.