×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, FORVETURO - František Omelka, Aventuroj de Antonio

FORVETURO - František Omelka, Aventuroj de Antonio

Tiun ĉi rakonton produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

La tuta familio akompanis Antonion al la stacidomo. Ĉiuj silentis. La patrino sensukcese klopodis kaŝi abundajn larmojn. Eĉ liaj du pli aĝaj fratinoj, kiuj ĉiam nur ridis kaj kantis, iris apude: serioze, kvazaŭ ili akompanus lin en la militon, kie ĉe ĉiu paŝo atendas la morto.

Nur Antonio iris fiere, plenigita de ĝojo kaj feliĉo. Kaj kial li ne estus feliĉa, se hodiaŭ komencas plenumiĝi lia malnova revo! Li veturos en la mondon! Ne en Brno-n aŭ Prago-n, sed en veran fremdlandon, en Afrikon! Kiom bele estas, ke la sorto efektivigas lian plej ardan revon!

Lia tuta ĝisnuna vivo traflugis liajn pensojn dum tiuj mallongaj momentoj antaŭ la forveturo de la vagonaro. Kiam li eksopiris vojaĝi! Ho, li bone memoras tiun belan vesperon, kiam li prenis en la manon la vojaĝpriskribon el Meza Azio! Li jam ne plu scias, kiel ĝi estis surskribita. Sed ĝis nun li sentas tiun emocion, kiu ekkaptis lin, kiam li legis pri danĝera ekspedicio en la heroa estis tio! Kaj Antonio rememoras, kiel li tiam ĉesis legi kaj duonlaŭte li ekflustris: „Tia komandanto mi volus esti!“ La patro ekaŭdis tion.

"Kio vi volus esti?„

“Tia komandanto de ekspedicio, vojaĝanto, pri kia mi ĵus legis.„ “Pri tio vi, fileto, ne pensu! Vi havas antaŭ vi aliajn aferojn," mallonge diris la patro kaj li daŭrigis sian laboron.

Jes, li havis antaŭ si aliajn aferojn. Li vizitis la unuan klason de la burĝa lernejo. Li devis studi historion, geografion, matematikon, naturhistorion ktp. Multe da lernado. Sed liaj pensoj revenadis al la bela libro. Li baldaŭ prunteprenis alian vojaĝpriskribon, ne malpli belan. Kaj poste li legis la librojn de la plej famaj vojaĝantoj, Hedin, Vraz kaj aliaj – kaj la sopiro al la fremdaj landoj kreskis kiel lavango. Li povis legi tutan posttagmezon kaj vesperon – ofte li enlitiĝis nur meznokte. Kiomfoje la patrino devis lin forpeli en la liton – super la libro li maldormus eĉ tutan nokton.

Kaj malrapide el lia sopiro fariĝis firma decido: li fariĝos vojaĝanto! Kaj ĉar kiel vojaĝanto li devos koni multajn fremdajn lingvojn, li komencis studi germanan lingvon tiel fervore, ke li baldaŭ atingis la unuan rangon en la klaso. Krom tio li studis francan lingvon. Lia instruisto estis juna homo, kiu tre ofte entuziasme parolis pri nova internacia lingvo, esperanto. Antonio aĉetis ankaŭ esperantan lernolibron – kaj kiam li forlasis la burĝan lernejon, li jam tiom konis ĉi tiujn lingvojn, ke li ilin jam sufiĉe bone parolis.

Sed, se li opiniis, ke estos tiel facile fariĝi vojaĝanto, li eraris. Kiam li komunikis al la patra siajn planojn, ĉi tiu ekridis.

„Kion vi pensas, knabeto-vojaĝanto! Ĉu vi pensas, ke estas facile fariĝi vojaĝanto? Kiu volas veturadi en fremdajn landojn, bezonas monon, multe da mono! Vi ne povas eĉ imagi, kiom da mono kostas tia ekspedicio! Kaj vi bone scias, ke ni ne havas superfluan monon. Forigu tiajn pensojn! Vi lernos, vi fariĝos bona komercisto kaj tio estos por vi pli utila ol ia vagado tra la mondo!“ Oni facile diras: „Forgesu tion!“ – sed kiamaniere li tion povus fari? Li ja okupis sin pri tio tutajn jarojn, li tion pripensis ĉiam kaj ĉiam!

Li komencis la patron peti, persvadi, li klarigis, ke por tio tamen ne estas necese tiom da mono – sed sensukcese. La patro ne volis aŭdi pri liaj planoj. Antonio devas iri en la lernadon.

Tial li decidis agi energie. Se li devos fariĝi lernanto, bone. Sed tamen li estos en fremdlando. Lia onklo estis komercisto en Genovo. Li ja skribis al ili malofte, sed kun la letero li sendis ĉiam grandan keston da sudaj fruktoj. Eble li – – - Antonio elserĉis la adreson de la onklo kaj, ne dirante unu vorton al familianoj, li skribis al li. Li petegis la onklon, por ke li akceptu lin en la lernadon kaj en sia letero li promesis, ke li ĉiam obeos.

Kaj la onklo tuj respondis. Nun li ja ne bezonas lernanton, sed post unu jaro li akceptos Antonion.

La patro ŝajne iomete koleris, ke Antonio al li nenion diris pri sia letero, sed efektive li ĝojis, ke „tiu bubo estas tiom energia,“ kaj ke li scipovas helpi al si mem. Tiun tagon, kiam li ricevis de la patro permeson iri en la lernadon al la onklo, Antonio saltis pro ĝojo ĝis la plafono.

Li tuj aĉetis lernolibron de la itala lingvo kaj komencis lerni ĝin. Komence tio estis malfacila, sed Antonio ne cedis. Kion ĉion homo kapablas, se li havas antaŭ la okuloj grandan celon! Post duonjaro de diligenta studado li komencis legi librojn en itala lingvo.

Sed subite venis de la onklo sciigo, kiu efikis kiel fulmo. Nuntempe li ne povas akcepti Antonion, ĉar li ĵus entreprenas grandan komercvojaĝon en Afrikon. Unue li veturos en Trieston kaj poste rekte en Afrikon. La ekspedicio vojaĝos ankaŭ tra Saharo, tial tuta komercvojaĝo daŭros proksimume duonjaron. Tuj post reveno de la onklo povos Antonio veturi al Genovo.

Nun Antonio ridetante rememoras, kiom li devis klopodi, antaŭ ol li sukcesis persvadi siajn onklon kaj patron, sed precipe la patron, por ke li povu partopreni la ekspedicion de la onklo en Afrikon.

Post longa pripensado la patro donis sian permeson, kaj hodiaŭ – hodiaŭ Antonio jam veturas en Trieston, kie lin la onklo jam atendas.

Iomete fiere li rigardas la tutan mondon. Ho, kiom liaj kamaradoj miregos, kiam li rakontos al ili pri nekredeblaj aventuroj, kiujn li travivos en sovaĝa Afriko! Kiom miros sinjoro instruisto, kiam li reveninte alportos al li por kabineto multajn ekzotikajn strangaĵojn!

Sed – jam ili atingis la stacidomon. En la malproksimo aperis la fumo – lia vagonaro alveturis. Kaj en tiu momento, kiam lin ĉirkaŭis kaj lastfoje adiaŭis liaj gepatroj kaj fratinoj, premis la koron de Antonio granda bedaŭro kaj li ekploris, kiel infano. Sed la vagonaro jam staris en la stacidomo. Rapide ili metis liajn pakaĵojn en la vagonaron. La patro ankoraŭ per mallaŭta voĉo rememorigis lin, ke li bone gardu sian monon. En tiu momento ekspedoficisto donis signon – kaj la vagonaro ekflugis tra la fekunda ebenaĵo de la slovaka regiono . . . Tiun saman tagon vespere, kiam Antonio estis jam malproksime en Aŭstrio, alkuris en la domon de sinjoro Ratajsky leterportisto kvazaŭ sen animo kaj tute konsternite li ekkriis: „Kio estas kun Antonio? Ĉu li jam forveturis?“ „Jes – hodiaŭ -,“ sinjorino Ratajsky volis ankoraŭ ion diri, sed ŝia voĉo rompiĝis en la gorĝo, ŝi antaŭsentis ion malbonan. „Ĵus alvenis por vi telegramo. . . de la onklo.“ La manoj de la patro tremegis, kiam li malfermis tiun malgrandan papereton. Kaj kiam li komencis legi, la vortoj ne volis elgorĝiĝi:

„Neantaŭvideblaj cirkonstancoj devigis min forveturi jam hodiaŭ tagmeze. Antonion ne forsendu. Jozefo Ratajsky.“

En la ĉambro ekregis minaca silento. Neniu ekparolis. Nur kvar paroj de konsternitaj okuloj estis fiksitaj al la malbona sciigo.