×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Forpasema ĝojo en kolektivo

Forpasema ĝojo en kolektivo

Al la multaj ĝenaj cirkonstancoj de la vivo apartenas ke tiom da homoj submetiĝas al la samaj pasioj. Ja egalas al atako al la memsentata unikeco se la propra gusto pri muziko ne estas tiel ekskluziva aŭ se la najbaroj veturas al la samaj vojaĝoceloj.

Kaj tiel oni aŭdas sin diri frazojn kiel "Kiam la muzikbando estis ankoraŭ ne tiom konata, tiam la koncertoj donis pli da plezuro" aŭ: "Kiam ni travojaĝis Islandon, tiu lando ankoraŭ ne estis trovizitata." Sed estas ne nur la aflikto ke oni estas nur unu inter multaj kaj kio forprenas la plezuron pri favorataj aferoj: Kiel psikologo el Londono skribas en faka ĵurnalo, la plezuro pri io bela paliĝas ĝenerale pli rapide se homoj kundividas tiun plezuron kun aliaj homoj. En la kolektivo evidente aperas sento de satiĝo.

Ĝis nun la psikologia esplorado koncentriĝis pri la senperaj efikoj kiuj rezultas el hedonismaj grupaj spertoj. Tiel ekzemple psikologino montris ke ĉokolado pli bongustas se ĝi estas ĝue konsumata de pluraj homoj kune. Se la sensoj de pluraj homoj estas direktataj al la sama stimulo, tio supozeble plifortigas la sentatajn ĝojojn pri tio. Manĝado en restoracio aŭ la vizito de koncerto do en bona kunestado donas pli grandan plezuron ol en soleco.

Sed kiel longe la ĝuo daŭras, se sperto estas ripetata, pri tio ĝis nun mankis studaĵoj. La londonaj esploristoj argumentas ke plifortiĝas la impreso pri rutino se pluraj homoj direktas sian atenton al la sama afero. La scio pri tio ke aliaj homoj en la sama momento rigardas la samajn bildojn aŭ ke ili frandas la samajn ĉokoladajn bombonojn, igas la impreson pri la ripeto kogne pli forta kaj tiel pli insista. Kaj tio kaŭzas ke sento de satiĝo alvenas pli rapide.

La psikologoj esploris la efikon en pluraj unuopaj eksperimentoj ĉe kiuj la testpersonoj manĝis dolĉaĵojn aŭ rigardis bildojn aŭ aŭskultis la saman muzikon. La efiko restis la sama. Do ne estas bezonata la enuiĝinta vizaĝo de konatulo por perdi la entuziasmon pri ripetata plezuro.

El tio laŭ la psikologoj rezultas la signifo por la ĉiutago de la studaĵo. En la epoko de sociaj komunikiloj nome pli kaj pli da homoj vidas la samajn bildojn, spektas la samajn filmojn aŭ aŭskultas la samajn kanzonojn - kaj ili ankaŭ scias ke ili kundividas la enhavojn kun aliaj homoj.

"Niaj rezultoj verŝajne montras ke aperas speco de tediĝo", skribas la psikologo. Por eviti tion homoj devas ĉiam serĉadi pri novaj spertoj kaj novaj produktoj kies allogo tamen malkreskas ekde kiam aliaj homoj interesiĝas pri la sama afero. Sed senstreĉa kunestado kun aliaj homoj ja kondukas al plej diversaj situacioj en kiuj oni ne nur koncentriĝas pri unu komuna afero kaj tial la danĝero pri tediĝo apenaŭ aperas.