×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Favorprezaj flugvojaĝoj en Eŭropo favoras Esperanton

Favorprezaj flugvojaĝoj en Eŭropo favoras Esperanton

Flugvojaĝoj tradicie estas multekostaj aferoj. Pro tio la vojaĝoj en aviadiloj estis dum longa tempo privilegio por riĉuloj kaj negocistoj. Kiam mi ekzemple en la 1970-aj jaroj plenumis miajn unuajn pornegocajn flugvojaĝojn, la prezoj por la biletoj estis freneze altaj, sed la firmaoj en kiuj mi laboris kiel eksportkomercisto ja povis pagi tiujn prezojn.

Nur kiam oni enkondukis ĉarterajn flugojn la prezoj por la flugvojaĝoj al feriaj celoj moderiĝis, sed tiujn favorajn flugprezojn oni nur povis ĝui, se oni mendis tutan turisman pakaĵon kun hotelo ktp. La ĉartera flugturismo estis separa afero apud la linia flugtrafiko.

Tiu situacio ŝanĝiĝis kiam aperis la diskonta flugtrafiko en kiu oni ofertas la nuran flugadon de certa punkto (kiu plej ofte estas malgranda provinca flughaveno) al alia tia flughaveno sen iuj kromaj servoj. Kromaj servoj estas pagendaj (ekzemple la transporto de valizoj).

Tiun koncepton popularigis la irlanda flugkompanio RyanAir kiu nun per siaj servoj kovras grandan parton de Eŭropo, nur en orienta Eŭropo ĝi estas ankoraŭ malforta. Tiun truon intertempe ŝtopis la hungara diskonta flugkompanio WizzAir. Ili ofertas flugvojaĝojn ne nur por feriantoj, sed ankaŭ al la multaj labormigrantoj el orienta Eŭropo kiuj tiel povas komforte atingi siajn laborlokojn en okcidenta Eŭropo je tre favoraj prezoj.

Ekzemplo por tio estas la flughaveno de Tuzla en Bosnio kiu situas en neturisma infrastruktura dezerto. Sed WizzAir de tie flugas al longa vico de celoj en okcidenta Eŭropo, kaj ili priservas ankaŭ flughavenojn kiuj estas turismaj celoj, ekzemple Varna en Bulgario. Tiel ili atingas ke la aviadiloj estas ĉiam sufiĉe plenaj de pasaĝeroj kiuj kapablas pagi la malaltajn prezojn por la flugvojaĝoj.

Tio siavice ebligas al homoj pasigi feriojn je propra iniciato, do sen tradicia vojaĝagentejo. Oni ja trovas en la interreto amason da hoteloj kaj aliaj tranoktejoj, kaj bonege funkcias tiuspecaj platformoj kiel ekz. Booking.com aŭ Hostelworld, per kiuj eblas mendi restadojn je malalta prezo.

Tiuj individuaj aranĝoj favoras ankaŭ Esperanton, ĉar esperantistoj povas favorpreze vojaĝi al Esperanto-renkontiĝo, seminario, kongreso ktp. aŭ al gastigantaj esperantistoj, ekzemple kadre de la Pasporta Servo.

Pro la malaltaj flugprezoj tiel rentumas ankaŭ vojaĝoj kiuj daŭras nur unu semajnon aŭ eĉ malpli longe. Homoj ja hodiaŭ ŝatas forvojaĝi por kelkaj tagoj plurfoje dum jaro kaj tiel la nuna abunda disponebleco de favorprezaj flugvojaĝoj estas ege favora ankaŭ por la plua kreskado de Esperanto.