×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Eta kristnaska rakonto

Eta kristnaska rakonto

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Roza estas negrino kaj ne havas siajn frontajn dentojn. Ŝia buŝo estas ĉiam malfermita kaj plena de salivo, pro la medikamentoj, kiujn ŝi englutas, kontraŭ skizofrenio. Ŝi moviĝas malrapide, parolas milde kaj malmulte, ŝia rigardo estas senesprima. Ŝi iradas en la koridoroj de la maljunulejo, ĉiam kun la kapo turnita malsupren, kvazaŭ ŝi profunde meditus, aŭ kvazaŭ ŝi serĉus iun objekton, kiu falis el ŝia mano. Sed Roza nenion posedas, kiu povus fali. Ŝi surhavas vestojn donacitajn, uzitajn, sandalojn el kaŭĉuko trivitajn kaj koloran braceleton el kaŭĉuko, pri kiu ŝi multe fieras.

Roza loĝas en maljunulejo por malriĉaj homoj, de jaroj. El tie ŝi eliras nur por sangekzamenoj, unufoje en ĉiu jaro. La ceteran tempon ŝi iradas laŭ la koridoroj aŭ rigardas malnovan televidaparaton kun malklara ekrano kaj sibilanta sono. Dum la lastaj jaroj, Roza frekventas lecionojn por alfabetigo, kiujn simpatia juna volontulino proponas, unufoje en ĉiu semajno. Ŝi zorgeme kopias literojn kaj ciferojn sur donacita kajero, el kiu, evidente, oni forprenis skribitajn foliojn, lasante ankoraŭ kelkajn neskribitajn. Roza jam lerte konas la numerojn de 1 ĝis 10.

Ĉiusemajne alvenas kuracisto. Li parolas al kelkaj maljunuloj, ekzamenas kelkajn el ili, skribas paperojn, donas instrukciojn. Li ĉiam interŝanĝas kelkajn vortojn kun Roza, simpatie. Tiun tagon, Roza sin pretigas, surmetas koloran bluzon kaj la sandalojn uzatajn por iri surstrate. Kaj ŝi montras al la doktoro sian semajnan lecionon, el la alfabetiga kurso. Li ĉiam laŭdas: - Via skribo estas bela, Roza! Gratulon!

Hodiaŭ, ĉar mankas malmultaj tagoj ĝis la Kristnasko, Roza prenis al si kuraĝon. Kiam ŝi adiaŭis la kuraciston, ŝi mallaŭte diris: - Mi volus gajni brakhorloĝon, en la Kristnasko... Kiu montras la horon per ciferoj, sur ekraneto.

La kuracisto ekmiris. - Horloĝon, Roza? Ĉu vi scipovas rigardi la horon? - Mi volas lerni...

Li pensis dum momento. Poste li denove demandis: - Kaj por kio vi volas scii, kioma horo estas, Roza?

Nun estis ŝi, kiu pensis. Fine, honteme, ŝi klarigis: - Unu tagon, la instruistino diris, ke la tempo nun pasas tre rapide. Mi ne komprenis tion. Mi ne povas kompreni, kio estas pasanta tempo. Ŝi diris, ke sufiĉas rigardi horloĝon, kaj mi komprenos. Nun mi pensas pri tio tagnokte. Se mi havus horloĝon...

Roza interrompis la klarigon kun timema rideto.

La sekvan tagon, la doktoro alportis ciferecan brakhorloĝon, fiksis ĝin al la maldekstra brako de Roza. - Poste vi diru al mi, Roza, ĉu efektive la tempo pasas, aŭ ĉu temas pri blago. Feliĉan Kristnaskon!

Eta kristnaska rakonto A little Christmas story Een klein kerstverhaal Маленькая рождественская история