×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Esplorado aŭ familio?

Esplorado aŭ familio?

Tiun ĉi sonartikolon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

Nur malmultaj virinoj estas okupitaj en la ĉeĥa scienco. La kaŭzo por tio ankaŭ troviĝas en la reglamentoj pri patrineco.

Hana Cahová estas bioĥemiistino - kaj ŝi trovis sian lokon en medio kie regas la viroj. Por la 36-jarulino jam frue estis klare kion ŝi volis atingi profesie:

"Jam en la bazlernejo kaj en la duagrada ŝtupo la natursciencoj entuziasmigis min. Tiam mi studis ĥemion kiel tion faris mia patro. En la universitato mi pli kaj pli trovis plezuron en la esplorado kaj mi sciis ke mi volis daŭrigi tion."

Hana Cahová gvidas en la ĉeĥa akademio de sciencoj teamon kiu esploras la ecojn de la ribonukleinacido. Tiu acido, mallonge RNA, povas havi diversajn funkciojn - tiel ĝi ekzemple transdonas genetikajn informojn aŭ ĝi formas el tiuj genetikaj informoj proteinojn.

La pli granda enigmo tamen fariĝis al la sciencistino ŝia propra vivoplanado.

"Kiam mi unuafoje gravediĝis, mi ekhavis la senton ke oni ne plu kalkulas pri mi kiel sciencistino. Oni eble pensis ke mi preferis la familion ol la esploradon, sed tio tute ne estis ĝusta, mi simple ankaŭ volis havi infanojn."

Rakontoj kiel tiu de la ĉeĥa esploristino inspiris UNESKO-n proklami internacian tagon de junulinoj kaj virinoj en la scienco. Ĝi nun okazis pasintan dimanĉon la kvaran fojon.

Kiujn malfacilaĵojn virinoj havas en la esplorado en Ĉeĥio, tio montriĝas ankaŭ en la statistiko:

"La kvoto de virinoj inter sciencaj kunlaborantoj sumiĝas al 26 procentoj kaj tio dum la pasintaj jaroj ne ŝanĝiĝis. Tio estas malagrabla escepto ĉar en preskaŭ ĉiuj aliaj ŝtatoj de EU tiu kvoto kreskis. En Ĉeĥio oni ne sukcesas elĉerpi la potencialon de alte kvalifikitaj virinoj. Ĉar en studadoj cele al magistriĝo la kvoto de virinoj situas ĉe 58 procentoj kaj en la studado cele al doktoriĝo ankoraŭ ĉe 40 procentoj. ", diras sociologino.

Gravan kaŭzon por tio la sociologino vidas en la ĉeĥa reglamento pri patrineco:

"En Ĉeĥio estas normale ke patrinoj konsumas trijaran gepatran forpermeson. Sed tio en scienco praktike ne eblas. La estroj kaj gekolegoj tiam kredas ke la virino ne sufiĉe sin oferas por la esplorado. Se la sciencistino tamen pli frue finas sian forpermeson aŭ eĉ nur konsumas la kelksemajnan forpermeson ĉirkaŭ la nasko, tiam la familio sed ankaŭ la gekolegoj konsideras tian patrinon kiel nezorgema."

Hana Cahová intertempe havas du filinojn, la pli juna aĝas du kaj duonan jarojn. Post la mamnutra fazo la bioĥemiistino malrapide revenis al sia esplorlaboratorio.

"Mi tiam ankaŭ veturis tien kun mia bebo, por denove refreŝigi mian scion pri la kurantaj laboroj. Tiam mi trovis infanvartistinon kaj povis labori tial dum kelkaj horoj. Tio simpligis la plenan revenon al la laboro", ŝi diras.

La akademio de sciencoj nun estas gvidata de virino kiu volas pli bone subteni esploristinojn kun infanoj.