×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Esperigaj faboj por Afriko

Esperigaj faboj por Afriko

Nova tre fruktodona kaj klimatrezista bredaĵo de fabo igas agrikulturistojn ĝojegi en la orientafrika lando Ugando. Precipe en la nordo de la lando necesas nutri krom la propra malriĉa enloĝantaro ankaŭ pli ol unu miliono da rifuĝintoj kiuj dum la pasintaj jaroj estas venintaj el la militĥaosa najbara lando Suda Sudano.

Nun la uganda registaro kaj agrikulturaj ekspertoj vetas je la nova superfabo. Precipe en la nordo de Ugando ĝi unue disvastiĝis. Ankaŭ trans la limo al Suda Sudano ĝi jam estas komercata. Principe la blanka fabo kun ruĝaj strioj nomiĝas Nabe 15, sed ĝi plene korespondas al sia kromnomo. Ĝi rapide kreskas kaj maturiĝas, estas tre fruktodona, estas rezistiva kontraŭ plej multaj malsanoj, kontraŭ damaĝinsektoj , kontraŭ sekeco kaj varmego, ĝi rapide finkuiriĝas kaj distingiĝas krome laŭ gusto per sia dolĉeco.

La nova speco estis disvolvita laŭ natura maniero - sen gentekniko kun ĉiuj ties malavantaĝoj: de sciencistoj el Ugando kune kun internacia esplorinstituto por tropika agrikulturo en Kolombio. Laŭ indikoj de tiu instituto la faboj estis bredataj konvencie per selektado, aparte por la sekaj cirkonstancoj kiuj povas kaŭzi malsategon se malaperas agrikulturaj areoj.

La organizaĵo mastrumas unu el du datumbankoj por faboj en Afriko. Unu datumbanko troviĝas en la uganda ĉefurbo Kampala, la dua en Malavio en la suda Afriko. Faboj el tiuj du datumbankoj estas dissendataj al partneroj en 30 afrikaj landoj por adapti la fabojn al la koncernaj regionaj cirkonstancoj.

La agrikultura organizo de UNO FAO pasintjare mendis ĉe granda produktanto plurajn tunojn da semaĵoj kiuj de nelonge estas disdonataj krom la semaĵoj por aliaj bazaj nutraĵoj al sudsudanaj rifuĝintoj en Ugando. La helporganizo esperas ke per tio la rifuĝintoj mem kultivos nutraĵojn anstataŭ plene fidi pri helpliveraĵoj kiuj pasintjare pro mankantaj financaj rimedoj devis esti reduktitaj. Ja granda parto de la sudsudanaj rifuĝintoj mem laboris antaŭe en agrikulturo kaj tial oni esperas ke tiu helpa agado alportos sukceson.

De 50 kilogramoj da semaĵoj la ekspertoj de FAO kalkulas pri rikolto de ĝis 2.000 kilogramoj da faboj. La frukto bezonas 60 ĝis 70 tagojn por maturiĝi, aliaj fabaj specoj bezonas inter 80 kaj 90 tagojn. La rifuĝintoj ja ne disponas pri multe da kultivebla kaj fekunda grundo, sed la superfabo kreskas ja preskaŭ ĉie kaj ne bezonas multe da spaco por kreski.

Eble estonte necesos ankaŭ genetike modifi la fabon por ĝin optimumigi ankoraŭ.