×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Enplantiĝis bredita osto

Enplantiĝis bredita osto

Israelaj esploristoj enplantis al paciento ostan teksaĵon (histon) kiu estis bredita en laboratorio el propraj ĉeloj de la korpo. Tiel fermiĝis interspaco de kvar centimetroj en la tibio.

Laŭ esploristo el hospitalo en la nordo de Israelo la paciento estas unu el entute tri homoj ĉe kiuj la procedo estis aplikata kiel parto de klinika studo dum la pasinta jaro. La 44-jarulo suferis frakturon de la tibio ĉe bicikla akcidento. Malgraŭ operacio, ĉe kiu estis enmetita najlo, la osto ne plu kunkreskis.

La osta teksaĵo (histo) estis bredita de firmao en la israelo marborda urbo Haifa. Tiucele oni desuĉis de la paciento grasan teksaĵon (histon). Tiam oni elprenis el la grasa teksaĵo certajn praĉelojn kaj enmetis ilin en nutran likvaĵon. Tiu likvaĵo metiĝis en bio-reaktoron kiu simulas la temperaturon kaj la pH-valoron en la homa korpo.

Laŭ tiu procedo la osta teksaĵo tiel brediĝas ene de du semajnoj. La teksaĵo estas injektata tiam al la koncerna loko de la korpo. La kuracistoj metas la ĉirkaŭantajn muskolojn ĉirkaŭ la ostan teksaĵon por stabiligi ĝin. Ene de du monatoj tiam disvolviĝas la teksaĵo al osto kaj kunligiĝas kun la limantaj ostopecoj. Post entute kvar ĝis ses monatoj la ostopeco havas ankaŭ medolon (ostocerbon). La nova osto tiam kondutas tute normale, ĉe junuloj ekzemple ĝi kunkreskas.

"Ĉar ĉiu paciento ricevas oston kiu estis kreita el propraj ĉeloj, tial ne estas kromefikoj, ne estas danĝero pri imunrezisto", klarigas la estro de la laboratorio en Haifa.

La plej granda ostopeco kiu estis bredita de la sciencistoj mezuras 10 centimetrojn, tiu peco tamen nur servas por esploraj celoj. Oni povas fermi interspacojn de ostoj tamen de nur maksimume kvin centimetroj, ĉar la muskoloj kaj nervoj ne permesas pli longan pecon.

La israelaj sciencistoj substrekas ke homoj precipe pro la maljuniĝa procezo, pro infektoj aŭ tumoroj, perdas ostojn. Tiel per la procedo de bredado ekzemple ankaŭ ostoj kiuj pro osteoporozo fariĝis rompiĝemaj, povas esti resolidigataj.

La israelaj esploristoj esperas ke post tri ĝis kvar jaroj eblos prezenti al la merkato tiun novan ostan produkton. Kaj eble post 15 jaroj oni tiel povos enplanti koksajn artikojn kiuj estos komplete breditaj en la laboratorio.