×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Endoma farmado per LED-lumo

Endoma farmado per LED-lumo

LED-tekniko heligas ne nur la vintran nokton. Jam delonge "endomaj farmistoj" bredas per ĝi tomatojn kaj herbojn.

Aĉetantoj de certaj nutraĵvendejoj aŭ gastoj de restoracioj en Berlino eble miris kiam ili eniris la ejojn: Jen ĉe muro staras altaj vitraj ŝrankoj kiuj je unua vido aspektas kiel superbazaraj fridujoj. Sed en ili ne kuŝas konsumpretaj produktoj, sed tie kreskas herboj kaj laktuko en akvujoj - evidente tute sen sunlumo kaj sen tero. Dufoje en la semajno ili ricevas viziton de "ĝardenistoj", kiuj malfermas la altteknologian varmdometon, kaj ili flegas, rikoltas kaj transdonas la varon rekte ĉe la venda pupitro.

La vitrajn ŝrankojn starigis novteknologia entrepreno kiu estis fondita en la jaro 2013 en Berlino. Anstataŭ sur kampoj la kunlaborantoj kreskigas legomon meze en la urbo - en magazenoj aŭ rekte en la domo de la kliento kiu tiam vendas aŭ prilaboras la kreskaĵojn. La entrepreno disvolvis la altteknologiajn varmdometojn kaj ludonas ilin - inkluzive de flegado kaj rikoltado - al restoracioj kaj superbazaroj. Ankaŭ laborejaj kuirejoj, lernejoj aŭ malsanulejoj estas celo de la agado de la entrepreno - "ĉie kie freŝaj nutraĵoj estas vendataj kaj konsumataj", diras unu el la kunfondintoj de la entrepreno.

Nu, fruktoj, legomoj kaj herboj el varmdomoj ja ne estas io nova. La nova ideo ĉe la endoma (aŭ vertikala) farmado estas ke tiuj varmdomoj nun zorgas sur pluraj etaĝoj kaj plenaŭtomate por ĝusta aerumado, temperaturo kaj enhavo de nutraj substancoj de la akvo. "Precipe la artefarita lumigo kiu fariĝis nemalhavebla pro la kultivado sur pluraj etaĝoj, dum la pasintaj jaroj enorme progresis", diras sciencisto pri fiziologio de plantoj. Per nove disvolvitaj LED-lampoj ne nur eblas adekvate anstataŭigi la sunlumon, oni povas eĉ optimumigi la lumon kaj adapti ĝin individue al la bezonoj de diversaj plantoj en malsamaj stadioj de kreskado. Kreskado kaj eĉ gusto estas tiel celite influeblaj. Laŭ tio artefarita lumo intertempe estas eĉ la pli bona energifonto por la kultivado de plantoj.

Ankaŭ antaŭe la endoma farmado kompare kun tradicia agrikulturo havis diversajn avantaĝojn: En la fermitaj kultivejoj ekzistas apenaŭ problemoj pri damaĝaj bestetoj kaj tial ne necesas apliki pesticidojn. Ĉar la kondiĉoj estas precize regeblaj, la plantoj kutime kreskas pli bone, ankaŭ dum vintro eblas rikolti. Eblas produkti en la regiono kaj ankaŭ en la urbo. Longaj transportoj el foraj landoj por havi freŝan legomon ankaŭ ekster la sezono, fariĝas nenecesaj. Tio ŝparas grandan kvanton da klimatodifektaj enaerigoj.

Je la alia flanko la peno kaj la kostoj por energio estas altaj: Kultivaj domoj kun siaj irigaciaj kaj lumigaj sistemoj bezonas multe da elektro - kaj se tiu elektro ne devenas el renovigeblaj fontoj, sed el fosiliaj kiel karbo aŭ nafto, tiam denove okazas negativa influo al la klimato. Krome jen kaj jen legomo el varmdomo ne estas tre kontentiga laŭ gusto. Tomatoj el tradiciaj nederlandaj aŭ hispanaj kreskejoj estas ja ofte malmultekostaj sed ankaŭ tro akvecaj.

Dum la pasintaj jaroj en la esplorado okazis progresoj por forigi tiujn malavantaĝojn. Oni ĝis nun uzis lampojn kiuj reproduktis la tutan lumspektron. Per tio la plantoj ja ricevis la necesan energion, sed la lampoj forvoras enormajn kvantojn da elektra energio. Ĝuste tie helpas la moderna LED-tekniko. Kaj tio trafas ne nur ĉar tiu tekniko estas ĝenerale pli efika pri energio. Nun ankaŭ eblas kovri certajn areojn de la lumospektro, nome tiujn kiujn la planto vere bezonas. Tio estas laŭregule nur partoj de la spektro en la areoj blua, ruĝa kaj infraruĝa. LED-oj kiuj elradias nur tiujn kolorojn ŝparas krome elektron.

Kaj ili ofertas ankaŭ la eblecon variigi la kombinon el lumkoloroj kaj radia intenseco. Ĉar la plantoj dum la kuro de sia vivo - kiel ĝermo, en adoleska stadio aŭ en matura stadio - havas malsamajn bezonojn rilate al lumo. Kiu precize konas tiujn bezonojn, tiu povas verki verajn lumreceptojn kaj povas preskaŭ laŭplaĉe regi kiel la plantoj prosperu. Kaj ĉe tio eblas ne nur influi ilian kreskadon, sed ankaŭ iliajn enhavajn substancojn kaj la guston. Nederlandaj sciencistoj eltrovis ke ruĝa lumo regas la tagnoktan ritmon de la plantoj kaj esence influas la rapidecon de la kreskado. Blua lumo liveras energion por konverti akvon kaj karbondioksidon helpe de klorofilo al glukozo. Tro da ĝi igas kreski la legomon malpli granda, sed aliflanke plialtigas la enhavon da vitaminoj kaj aliaj sanakcelaj enhavaj substancoj, ekzemple polifenoloj.

Malgraŭ ĉiuj tiuj avantaĝoj la kostoj de la produktado per endoma farmado estas tro altaj por ke oni povu rezigni pri tradicia agrikulturo. Sed por specialaj plantoj, ekzemple por medicinaj herboj, ekzistas sufiĉe granda potencialo por endoma farmado. Do la nova metodo de kultivado de plantoj ja estas ege interesa kaj ĝi povos trovi certe multajn aplikojn ekzemple en regionoj kie abundas suno kaj malabundas akvo.

Endoma farmado per LED-lumo Indoor farming with LED lighting