×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, En moviĝado ĉiu minuto nombras

En moviĝado ĉiu minuto nombras

Kiu moviĝas sufiĉe, tiu vivas pli longe. Tiucele sufiĉas jen kaj jen dum kelkaj minutoj streĉi siajn fortojn - tiun konkludon prezentas studaĵo pri altaĝaj britaj viroj. Sume estu du kaj duona horoj je la fino de ĉiu semajno.

150 minutojn da modera moviĝado por semajno rekomendas la Monda Sanorganizo, ekzemple leĝerajn korpajn fortostreĉojn kiel irado, naĝado kaj ĝardena laboro. Sed tiu fortostreĉo ĉiufoje daŭru minimume 10 minutojn seninterrompe.

Tio sonas sufiĉe mallonga tempo, sed por altaĝaj homoj kiuj ne plu estas tiom movkapablaj kaj korpe produktivaj tia tempodaŭro povas ja fariĝi sufiĉe longa. Fojfoje tio kondukas al tio ke ili nesufiĉe aŭ tute ne plu moviĝadas. Ĉu la daŭro de la etapoj vere estas tiel decida, tion esploris sciencistoj en Londono kaj publikigis studaĵon pri tio.

Ili invitis partoprenantojn de la Brita Regiona Korstudo - kiuj jam en la jaroj inter 1978 kaj 1980 estis rekrutitaj en 24 britaj urboj kaj kiuj tiam estis inter 40 kaj 59 jarojn aĝaj - antaŭ ok jaroj al nova sankontrolo. Apenaŭ 1.200 viroj kiuj estis averaĝe 78-jarojn aĝaj kaj kiuj ĝis tiam estis sanaj, estis denove medicine esplorataj kaj oni demandis ilin pri ilia vivostilo. Dum unu semajno ili krome portis aparatetojn kiuj registris iliajn moviĝoskemojn. Ĝis la jaro 2016 la sciencistoj plue observis ilian sanstaton. 194 viroj mortis dum la studo.

La analiza prijuĝo de la datumoj montris ke fine gravas la sumo de la moviĝado. Laŭ la rekomendo de la Monda Sanorganizo estu almenaŭ proksimume du kaj duona horoj. Laŭ la esploristoj apenaŭ faris diferencon ĉu la viroj moviĝadis dum malpli ol 10 minutoj seninterrompe aŭ dum pli ol 10 minutoj. En la unua kazo malkreskis la risko morti dum la daŭro de la studo je 41 procentoj, en la dua kazo je 42 procentoj.

La malpli longaj aktivecoj verŝajne por la altaĝuloj estas pli facile plenumeblaj: 66 procentoj de la partoprenantoj atingis sian semajnan taskon tiamaniere. Nur 16 procentoj plenumis tion per moviĝadaj unuoj kiuj daŭris pli ol 10 minutojn.

Kompreneble temas nur pri statistika kunteksto, skribas la esploristoj, sed laŭ ili la rezultoj instigas al aktualigo de la ĝisnunaj rekomendoj. La mesaĝo ke ĉiu korpa aktiveco rentumas kaj povus plilongigi la vivon, estas helpa konsilo precipe por altaĝaj homoj. Ĉar post pli kaj pli da vivojaroj fariĝas pli kaj pli malfacile persiste moviĝadi.