×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Daŭra strebado al feliĉo malfeliĉigas

Daŭra strebado al feliĉo malfeliĉigas

La postuloj al la vivo ofte egalas al torturo. Neniam estas sufiĉe, neniam alvenas senstreĉiteco por sidiĝi dorsapoge kaj por trovi la aferojn bonegaj. Ja ĉiam povus aperi io, io pli bona, pli granda, pli entuziasmiga. "Tio ja ankoraŭ ne povas esti la fino de la eblaj atingoj." Neplenumitaj kaj nebulaj sopiroj kiel tiuj alportas al la daŭre kreskanta armeo de psikaj konsilantoj novajn klientojn.

Kaj por ĉiuj tiuj serĉantoj kun postmaterialismaj sintenoj feliĉ-konsilantoj ofertas siajn servojn kaj asertas: Feliĉo estas ellernebla! Tio sonas multpromesa, tamen alportas sufiĉe certe la sekvan elreviĝon: Nome la scienco kolektis multajn pruvojn por tio ke la serĉado pri feliĉo fidinde malfeliĉigas la homojn. La feliĉo nur malofte atingas tiujn kiuj laŭte vokas pri ĝi.

La plej novajn pruvojn publikigis psikologoj de la universitato de Toronto en Kanado. Ili denove montras kiel la eksplicita serĉado pri feliĉo povas konduki al malkontento kaj streso. En pluraj testoj la sciencistoj observis ke la serĉantoj pro siaj propraj postuloj submetiĝis sub tempopremo. Kiu nepre volas fariĝi pli kontenta, tiu rapida havas la sentojn, ke ne estas sufiĉe da tempo por aktivecoj kiuj kondukas al tiu celo.

Feliĉo ne estas elpremebla, kaj kiu streĉe ĝin postkuras, tiu eniras spiralon de malsukceso: Ĉar tiuj penoj ankoraŭ ne kondukis al animstato de ravita beateco, nun necesas labori des pli severe. Sed kiam tio havu lokon ankoraŭ en la jam plenpakita ĉiutago? La psikologoj komparas la dinamikon de tiu spiralo de malkontento kun la internaj bataloj de membro de korpotrejna klubo: La intencoj ja ekzistas, sed hodiaŭ ne funkciis iri al trejnado. Kaj anstataŭ finfine rezigni pri la postuloj, la malsportemulo sur la sofo promesas al si ŝvitigi sin morgaŭ - kaj denove malsukcesas. Laŭ la sama principo malsukcesas serĉantoj se ili deziras fariĝi pli feliĉaj kaj promesas al si pene labori por tiu celo, diras la esploristoj.

Al pli da kontento strebas malgraŭ tio plej multaj homoj. En usona enketo foje nur unu procento de la partoprenantoj indikis ke ili tute ne pensas pri feliĉo. Kaj alia sondaĵo montris: Plej multaj homoj deziras pli, pli da feliĉo, pli da kontento. Sed kion ili tiam ricevos - apud la tempostreso kaj la fakturo pri la psika konsilado? Ekzemple solecon: Kiu daŭre postkuras la propran bonfarton, tiu havas malpli da tempo por aliaj homoj.

En alia studaĵo esploristoj observis ke la deziro pri pli da feliĉo malbonŝance fokusigas la percepton al negativaĵoj - nome al tio se oni malsukcesas pri tiu postulo. Kaj nun, kion do faru la serĉantoj? Rezignu pri la serĉado, rekomendas la psikologoj en sia publikaĵo. Ĉar multajn aferojn nome homoj trovas nur, se ili ne plu serĉas pri tio.