×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Ĉu denove varma vintro?

Ĉu denove varma vintro?

Ĉu post la jarcenta somero nun ankaŭ sekvas tro varma vintro? La vetero ne estas precize prognozebla por tri monatoj. Sed montriĝas klara tendenco por ĉi tiu vintro. Laŭ ĝisnunaj metodoj neniu povus jam dum decembro honeste respondi la demandon pri la vintra vetero. La vetero laŭ fizika senco estas tro ĥaosa por certe prognozi ĝin por semajnoj kaj monatoj. Tio eblas nur por proksimume dek tagoj.

Dum printempo de ĉi tiu jaro publikiĝis studaĵo de la universitato de Hamburgo kiu rompas tiun necertecon. Estis malgranda sensacio ke la komuniko titolis ke "unuafoje eblas fidindaj trimonataj prognozoj por vintroj en Eŭropo".

La meteorologoj nun serĉas spurojn en la ĥaoso, nome telekonektojn, do cirkonstancojn en foraj regionoj kiuj efikas pri la vetero en Eŭropo. Estas kvar faktoroj: la alteco de neĝo en Siberio, la arktikaj polusaj aerturniĝoj, la etendiĝo de la arktika mara glacio kaj la temperaturo de la oceano en la Atlantiko. Ankaŭ aliaj regionoj povas aktivigi ian ŝaltilon kiu regas la vintran veteron en Eŭropo. Sen konsidero de tiuj telekonektoj la vintro en Eŭropo ĝis nun estis apenaŭ prognozebla.

Ĉar evidente estas antaŭvideble kiam certaj aeramasoj trovas sian vojon al Eŭropo. Se ekzemple dum aŭtuno kuŝas superaveraĝe multe da neĝo en Rusio, tiam formiĝas rezervujo de malvarmo kiu povas kaŭzi frostan aerfluon el oriento. Plej bone funkcias la faktoro pri alteco de neĝo en Siberio por prognozi la vintron en Eŭropo.

Ĝis nun komputilegoj kalkulis modelojn kiuj havis probablecon de 50 procentoj, nun tamen surbaze de la nova kalkulsistemo atingeblas kvoto de trafoj de pli ol 80 procentoj. En komplika procedo la meterologoj serĉas pri kuntekstoj, tiam elektas la plej taŭgajn modelojn kaj forigas la malbonajn. Fine ili simulas la vintrojn de la pasintaj jaroj kaj komparas ilin kun la faktaj observoj en la unuopaj vintroj. La fina rezulto estas mirinda: La poste faritaj prognozoj tre bone redesegnas la veran pason de la vintro.

Kaj kion tio signifas por la nuna vintro? Ĝi fariĝos verŝajne tre varma, diras meteorologo el Hamburgo. La averaĝo de la temperaturoj dum decembro, januaro kaj februaro estos ankoraŭ pli alta ol dum la pasintaj 27 jaroj, nome je duona grado ĝis unu grado C. Kaj krome povus pluvi finfine en milda aero - se la modelo pravos. Sed pluvoj estas eĉ pli malbone prognozeblaj ol temperaturoj.

Ke antaŭ ni nun situas tre milda vintro, tio ja estas tre probabla sed ne je 100 procentoj certa. Tamen antaŭ kelkaj jaroj meteorologoj povis nur revi pri tiom precizaj sezonaj prognozoj.

Ĉu denove varma vintro? A warm winter again?