×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Ciferecigo akcelas malegalecon

Ciferecigo akcelas malegalecon

La ciferecigo ne estas natura forto. Ja eblas aranĝi justan disdonon de la profitoj kiuj rezultas el ĝi - ekzemple laŭ la modelo de Alasko.

Multaj grandaj ekonomiaj tendencoj de nia epoko - tutmondiĝo, ciferecigo, aŭtomatizado - havas unu komunan trajton: Ili estas bonaj por la socio, sed ne nepre por ĉiu unuopa homo. La ŝanĝiĝo de la ekonomio kondukas al pli forta malegaleco ĉe vivenspezoj kaj posedaĵoj. Precipe en la labormerkato la nova ekonomio kreas perdantojn. La politiko dum longa tempo nur observis tiun evoluon kiu kvazaŭ ventego trablovas la landon.

Precipe en la mezo de la socio la salajroj enorme premiĝas pro la aplikado de komputiloj kaj robotoj. Plej forte endanĝerigataj estas fakaj laboristoj en la produktado. Ili devas kalkuli pri pli malaltaj salajroj. Gajnantoj de la evoluo aliflanke estas la estroj de entreprenoj kiuj aplikas la plej novajn kaj plej modernajn teknologiojn, precipe profitas la fondintoj kaj posedantoj de tiaj entreprenoj. Koncize dirite: Ciferecigo igas la landon pli riĉa kaj pli malegala. Gajnas la kapitalsektoro, suferas la faktoro laboro.

Por kontraŭbatali tiun novan malegalecon la klasikaj sistemoj de redistribuado ne estas taŭgaj. Por pli bone distribui la profitojn la plej simpla formo estas ŝtata fonduso kiu investas en altgrade produktivajn entreprenojn kaj kiu certigas al la civitanoj socian dividendon el la ĉerpitaj profitoj. Por tio ekzistas kuraĝigaj ekzemploj.

Tiel la usona ŝtato Alasko fondis en la jaro 1976 ŝtatan fonduson por disdoni la profitojn el la ĉerpado de nafto al la popolo. De kiam en la jaro 1982 oni komencis elpagi tiujn profitojn, Alasko evoluis el unu el la plej malegalecaj usonaj ŝtatoj al ŝtato en kiu la vivenspezoj de la homoj estas plej egalaj. Tiu ŝtata fonduso povus esti modelo ekzemple ankaŭ por Germanio. La diferenco devus esti ke ne krudmaterialoj estus la bazo por profitoj, sed ke la mono devus havi alian fonton, nome impostojn kiuj kongruas kun kreskado.

Tiucele la produktaj faktoroj kapitalo kaj grundo devus esti pli impostataj rilate al la faktoro laboro. Konkrete eblus atingi enspezojn el grundvaloraj impostoj. Oni devus enkonduki finfine eŭropan imposton pri ciferecaj servoj kaj ankaŭ neproduktivaj financaj negocoj devus esti pli forte impostataj.

Tiel eblus jaron post jaro kolekti miliardojn da eŭroj por fonduso kiu post ekŝpara fazo elŝutus dividendojn al ĉiu civitano. La civitanoj fariĝus tiel popolo de akciuloj. Tio estus iom da socialismo kreita per rimedoj de kapitalismo.