×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Ĉeĥaj virinoj fondas interretajn vendejojn

Ĉeĥaj virinoj fondas interretajn vendejojn

Tiun ĉi sonartikolon produktis Jarka Malá el Ĉeĥio

La transformado de la ĉeĥa ekonomio de la centra administra ekonomio dum la epoko de la komunisma regado al moderna merkata ekonomio estis malfacila procezo. Mankis ja ne nur la multaj malgrandaj kaj meze grandaj entreprenoj, kiuj ja prezentas la spinon de bone funkcianta ekonomio, sed mankis ankaŭ la multaj malgrandaj entreprenistoj kiuj funkciigas tiujn entreprenojn.

Precipe en la sektoro de la komerco tio estis forte sentebla. Virinoj en tio ĉiam ludis gravan rolon. Tio restis tiel ĝis hodiaŭ kaj tial ankaŭ ĉe nove fonditaj entreprenoj dum la cifereca epoko virinoj forte partoprenas en tio. Kaj tio signifas ke malantaŭ ĉiu sesa interreta vendejo staras virino.

Rilate al la nombro de interretaj vendejoj Ĉeĥio okupas pintan rangon en Eŭropo. Laŭ la ĉeĥa federacio por la interreta komerco ekzistas ĉirkaŭ 36.000 merkatejoj kun ĉeĥa retnomo, kaj la tendenco estas plialtiĝanta.

Intertempe tamen ne nur interretemaj viroj provas trovi entreprenistan bonŝancon per vendado en la reto. Nome malantaŭ ĉiu sesa interreta vendejo staras virino. Tio rezultas el studaĵo de la ĉeĥa entrepreno Shoptet kiu transprenas administrajn taskojn por entute 13.000 interretaj varkomercejoj en Ĉeĥio.

Dum la pasintaj du jaroj laŭ la estro de la reklama fako de tiu entrepreno eksplodis precipe la nombro de interretaj vendejoj kun varoj por infanoj. Kaj ĝuste tie unuavice troviĝas virinoj kiuj ofertas interalie memfaritajn produktojn. Entute laŭ tiu fakestro la vendado en la interreto servas kiel bonvena kromenspezo dum la patrina forpermeso.

Laŭ la estro de la ĉeĥa federacio por interreta komerco Jan Vetyška, Ĉeĥio okupas pintan rangon en Eŭropo ĉe interretaj vendejoj kiuj estas gvidataj de virinoj. Tio laŭ li situas tute klare super la eŭropa averaĝo. Sed tio havas ankaŭ bonan kaŭzon. Laŭ la specialisto pri interretaj negocoj la merkata pozicio de internaciaj gigantoj kiel Amazon kaj Ebay en Ĉeĥio estas mapli forta. Tio plifaciligas la eniron en la interretan merkaton por malgrandaj ofertantoj. Kaj precipe virinoj profitas el tio.

Kaj indas ankoraŭ aldoni ke ankaŭ en la ĉeĥa Esperanto-movado virinoj ludas fortan rolon. Tiel ĈEA havas virinojn je sia pinto. Eble tio kondukos al tio ke Esperanto pli sukcese kreskos ol en aliaj najbaraj landoj.