×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Brita raporto (2)

Brita raporto (2)

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Lastfoje mi menciis pri la postulo, ke geoinĝenierio fariĝu t.n. publika bono, ĉar nur tiam oni povus komenci pri tio publike debati. Oni do postulas, ke sur la nivelo de UNO ekestu difinitaj ĝustigoj, kiuj permesus iagrade kontroli diversajn procezojn, kiuj daŭras en la nuntempa mondo. En 2009 la usona Agentejo pri Progresintaj Esplorprojektoj sur la Kampo de Defendeco DARPA oficiale konfesis, ke geoinĝenierio ludas grandegan rolon kaj posedas signifajn militarajn aplikojn, kaj ke tre signifaj esploroj koncerne geoinĝenierion estas gvidataj en Rusio kaj Israelo. Laŭvice Hindujo kaj Germanio kondukas programon nomatan „Sterkado de oceanoj”.

Temas pri la demando, kiel ligi karbondioksidon, kiu universale estas opiniata la kaŭzinto de la klimatvarmiĝo. Indas ĉi-loke mencii, ke ekzistas multe pli da tiaj kaŭzoj. Laŭ multaj sciencistoj paradokse la klimatvamiĝo povas rapide konduki al glaciiĝo pro la ŝanĝiĝo de la kemia strukturo de la degelanta glaĉero, ĉar tiam Golfofluo malrapidos, rezulte de kio en plua perspektivo en Eŭropo ekregos polusa klimato kaj vintro. Laŭ kelkaj esploristoj en la historio de la Tero okazis jam la glaciiĝprocezoj, kiuj progresis fulmrapide dum apenaŭ kelkaj monatoj. En la raporto ni legas, ke oni priŝprucas akvujegojn, ĉefe per fero, por ke ekfloru algoj, kiuj ligas karbondioksidon kaj en tia kunligita formo sinkas en la marfundon. Temas pri la ideo krei naturprovizejojn de karbondioksido en la fundo de oceanoj. Bedaŭrinde tiu ĉi ideo povas esti efika nur post jardekoj.

Tamen la plej gravaj kromefikoj koncernas la agojn ligitajn kun elfarado kaj aplikado de kemiaj aerosoloj en nuboj. Ili povas krei aŭ uraganojn aŭ sekecojn. Temas pri malmulte konata influo sur la tutajn kontinentojn kaj pri la influo sur la nutraĵproduktadon globskale.

La brita raporto listigas kelkajn potencialajn riskojn. Ni imagu ekz. Ĉinujon, kiu fortigas monsunpluvojn sur propra tereno, kio malbonigas monsunpluvojn en Hindujo. Rezulte de tio Ĉinujo ŝtelas pluvojn al Hindujo, ni do havas senintencan klimatkonflikton.

Unu el profesoroj asertas, ke se dum 40 jaroj ni ŝanĝos la fosiliajn brumaterialojn je tiuj neligitaj kun nafto kaj gaso, ni evitos katastrofon sur nia planedo.

La unua uzo de geoinĝenierio okazis dum la milito en Vietnamio, kiam la usona armeo dum sekecperiodo tie elvokis pluvegojn, kiuj celis malebligi transportadon sur la tereno de la lando. La pluvegoj sekve kaŭzis rikoltkatastrofon en la norda parto de la lando.

Oni starigas la demandon ankaŭ, kiu estas la posedanto de la scienco. La posedrajtoj kreas realan minacon por la disvolvado de la scienco por la publika bono. Kiu nuntempe posedas patenton, tiu posedas scion, kaj tiu ankaŭ regas. Tiamaniere iama misio de la scienco kaj scio nuntempe fariĝas simple iuspeca regilo protektata de la patenta leĝo.

La hodiaŭa okupiĝado pri geoinĝenierio estas pli riska ol profitdona - eĉ se ĝi donas profiton, partoprenas ĝin nur parto de homoj.

La raportistoj mencias, ke nuntempe ĉefe la riĉaj landoj forte ekspluatas la naturajn kuŝejojn, kaj kiam ties populacioj ŝrumpas, la populacioj en malriĉaj landoj kreskas kaj devas vivi en la mondo de malsato.

En la sumigo de la raporto oni substrekas la mankon de la leĝo pri geoinĝenierio. Tio povas konduki al la situacio, kiam unu ŝtato uzos modernan teknikon kun efikoj por ekzemple najbara lando, kaj tiam mankos bazo por ion riproĉi al tiu ŝtato, ion de ĝi postuli, ĉar ekzistas neniu leĝo. Estas do necesaj internaciaj interkonsentoj cele ne allasi krizon aŭ konflikton, ĉar la efikoj de la geoinĝenieria agado estas verdire tute neantaŭvideblaj globskale. La raporto plurfoje konfirmas la komenciĝintajn jam antaŭ multaj jaroj, artefaritajn kaj celajn agojn de diversaj ŝtatoj, kiuj povas kaŭzi gravajn ŝanĝojn por la tuta homaro. Indas do starigi pluajn demandojn kaj klopodi trovi iujn respondojn. Kelkajn demandojn mi intencas prezenti al vi sekvontfoje.