×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Brazila Muziko en Esperanto

Brazila Muziko en Esperanto

En mia artikolo de la 31-a de pasinta oktobro pri Pandunia mi diris, ke “la celo de Esperanto estas servi kiel normala lingvo en ĉiuj sferoj de la vivo (ĉiuj sciencoj, literaturo, poezio, juro ktp.”. Ekzemple dum la Universalaj Kongresoj okazas aranĝoj de AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj) kaj de IKU (Internacia Kongresa Universitato). En la Esperanta Retradio la kunlaborantoj ofte informas pri sciencaj, teknikaj, medicinaj novaĵoj, sed ankaŭ pri kulturo, arto, religio, literaturo. Pasintan semajnon – kiel jam antaŭe du aŭ tri fojojn – mi menciis poezion, kaj hodiaŭ mi volas paroli iomete pri muziko.

Oni povas paroli Esperante pri muziko ĝenerale, sed ĉi tiu artikolo temos pri muziko en Esperanto.

Antaŭ kelkaj jaroj mi eksciis, ke brazila muzikisto (Flávio Fonseca) komponas muzikaĵojn kaj kantas en Esperanto, kaj kiam mi partoprenis en mia unua Universala Kongreso (en 2014 en Bonaero), mi aŭdis Esperantan muzikon. Grandan sukceson havis tiam Manŭel (Emmanuel) Rovere, de kiu mi aĉetis tri diskojn. En la sekvaj UK-oj mi konstatis kiom da muzikaj aranĝoj estas organizataj. Same kiel en la Universalaj Kongresoj estas prezentata muziko en Esperanto en la brazilaj kongresoj (kaj sendube en la naciaj kongresoj de aliaj landoj).

Cetere estas pluraj tiaj muzikaĵoj en Jutubo.

Volante skribi pri tiu temo ĉi-tie, mi rigardis la E-Vikipedion. La koncerna artikolo – “Esperanto-muziko” (https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-muziko) – donas sufiĉe da informoj. Tiel tiu, kiu sciis malmulte pri la temo, povos bone informiĝi pri ĝi kaj ekscios, kiom da kantistoj kaj grupoj ekzistas en Esperantujo.

Ĉar kompreneble ne ĉiuj estas menciitaj en Vikipedio – kaj el Brazilo nur la kantistino Neide Barros Rêgo –, mi parolos iomete pri Esperanta muziko en Brazilo.

Sendube la plej konata brazila E-kantistino estas Neide Barros Rêgo, kiu kantis en brazilaj E-kongresoj kaj ankaŭ eksterlande. Kelkaj (malmultaj) ŝiaj kantoj – ĝenerale solenaj kaj internacie konataj – estas en Jutubo. Aŭdu ekzemple la brazilan kanton “Internlanda Lunlumo” (https://www.youtube.com/watch?v=x-bE6sKoBeA).

Konata brazila kantisto en Esperantujo estas Tarcísio Lima, kiu produktis la diskon “Verdastelaj Brazilaĵoj”.

Bedaŭrinde en Jutubo troviĝas tre malmulte da brazilaj muzikaĵoj en Esperanto. Krom tiuj kantataj de Neide Barros Rêgo du estas de famaj komponistoj (unu estas la monde fama kanto “Knabino el Ipanema”, de Tom Jobim kaj Vinícius de Morais; la alia estas de Edu Lobo); alia estas komponaĵo – fakte karnavala sambo – de la konata esperantisto (kaj eks-prezidanto de la Akademio de Esperanto) Geraldo Mattos. La tri estas kantataj de Flávio Fonseca. (Vidu kaj aŭdu: https://www.youtube.com/watch?v=gouAIO8gx_w; https://www.youtube.com/watch?v=CHxyK_hsqZw; https://www.youtube.com/watch?v=cDLqn-hk81s.)

Ne estas facile trovi la Esperantajn kantojn en Jutubo. Estus agrablege, se iu farus liston de ili, prefere laŭ landoj.

La jam menciita Flávio Fonseca komencis antaŭ kelke da tempo fari ion tre interesan kaj avantaĝan por brazilaj esperantistoj: li mem tradukis tekstojn de brazilaj kantoj, kolektis jam ekzistantajn tradukojn kaj poste petis aliajn traduki pliajn kantojn.

Pastintan jaron li kreis en septembro la blogon “Brazila Kolekto” en kiu li kunigis kaj kunigas tiujn tradukojn.

En la blogo legeblas: Trovu en ĉi blogo buntan kolekton da brazilaj kantoj esperantigitaj, organizitan laŭ aŭtoroj, tradukintoj, stiloj kaj plu. Ĉiuj versioj estas reviziitaj (laŭ ĝusteco kaj komprenebleco), kaj ĉiuj konservas la originalan metrikon, do estas kanteblaj. La blogo Brazila Kolekto estas ankaŭ utila kiel apoga instrumaterialo. La gelernantoj povas per ĝi praktiki komprenon kaj prononcon, kaj eĉ se ili ne konas la muzikaĵojn, ili povas fari gramatikan analizon kaj akceli akiron de vortprovizo. Nia blogo Brazila Kolekto estas alloga ankaŭ por la poeziamantoj! Se vi ne konas la brazilajn originalajn muzikaĵojn, se vi ne povas aŭ volas kanti aŭ ludi ilin, kaj eĉ se vi ne ŝatas muzikon – same vi povas legi la muziktekstojn kiel belajn poemojn, kaj tiel iom gustumi la brazilan buntan poeziecon, kaj ekkoni kelkajn elstarajn poetojn Bedaŭrinde ne troviĝas sonregistraĵoj en la blogo, sed: La esperantistoj kiuj scipovas kaj ŝatas kanti kaj konas la originalajn versiojn povas kanti la kanzonojn en Esperanto. Flávio Fonseca intencas meti sonregistraĵojn en la blogon.

Admirinda (kaj en aliaj landoj imitinda, sed malfacila) laboro!