×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Bonega publika transporto en Vieno

Bonega publika transporto en Vieno

La publika urba transporto en Vieno estas modela. La trafikentrepreno "Linioj de Vieno" zorgas ke eblas tenadi tiun altan nivelon.

Por ekkoni Vienon de siaj plej belaj aspektoj oni povas mendi veturon per fiakro. Malrapide oni veturas en ĝi tra la urbo kaj oni pagas laŭ la takto de la ĉevalaj hufoj: 40 minutoj, tio sumiĝas al 80 eŭroj. Sed oni povas ankaŭ aĉeti bileton por la tramlinio D kaj povas ĝui dum la same malrapida veturo la belaĵojn de la ĉefurbo de Aŭstrio. Tiu linio D nome preterpasas ekde la ĉefa stacidomo la kastelon Belvedere kaj la Karlan placon, ĝi veturas tra la Ringstrato preter la operejo, la Kortega burgo, la urbodomo kaj la Burgteatro. Apenaŭ eblas vidi ĉion tion pli bone ol per la "bim" kiel la vienanoj karese nomas sian tramon.

La veturo per la linio D estas ja la plej bela veturvojo en la publika transporta sistemo de Vieno. Sed en la reta plano ĝi estas kompreneble nur unu el multaj linioj: Entute 29 tramlinioj traveturas la urbon kaj servas 1067 haltejojn. Kvin metro-linioj transportas la pasaĝerojn al 104 stacioj. Kaj la aŭtobuso alveturas laŭ 127 linioj 4221 haltejojn. Sume tiuj transportiloj veturas ĉiutage proksimume kvinfoje ĉirkaŭ la teron, do 210 000 kilometrojn. Kaj plej mirigas ke preskaŭ ĉiam tio funkcias tute glate.

Oni atentas ke la transportiloj funkciu laŭ takto. Dum premhoroj trajnoj veturas laŭ takto de tri minutoj, alikaze laŭ kvin-minuta takto. Pro la fidinda funkciado de pli ol 99 procentoj la vienanoj ŝategas sian enurban trafiksistemon. La publikaj transportiloj vere faciligas al la enloĝantoj mastrumi sian vivon en la urbo kaj al la gastoj de la urbo konkeri ĝin.

Averaĝe 2,6 milionoj da pasaĝeroj aprezas tion ĉiutage. La publikaj transportiloj nun okupas la unuan rangon en la urba trafikstatistiko: 39 procentoj de la vojoj estas veturataj per aŭtobuso aŭ trajno, per aŭtomobilo tio plu estas ankoraŭ nur 27 procentoj. Danke al bone konstruitaj biciklaj vojoj pli ol 7 procentojn okupas la bicikla trafiko kaj la ceterajn vojojn la homoj piediras, nome 27 procentoj.

La tutjara bileto por la tuta reto kostas nur 365 eŭrojn, do unu eŭron por tago. Ĝin uzas intertempe jam 760.000 de la entute ĉirkaŭ du milionoj da vienanoj. La trafikentrepreno tial investas grandajn sumojn por novaj linioj.

La urba trafiko en Vieno estas parto de la vivokvalito en la urbo. Aŭtomobilon tie bezonas nur tiu kiu volas forlasi la urbon, ekzemple por migri. Sed eĉ tio jam estas farebla per publikaj transportiloj. Nome la D-linio kiu servas por montri la belaĵojn de la urbo laŭlonge de la Ring-strato, veturas ĝis Nußdorf. Kiu eliras tie, tiu povas tuj eniri la Beethoven-vojon. Tiu kondukas piede tra la vinmontoj, kun abunde da eblecoj por halti en vingastejo. Jen kaj jen glaseto da vino ja ne povas damaĝi la bonstaton, se oni poste hejmenveturas denove per tramo.