×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Belaj voĉoj en futbalstadiono

Belaj voĉoj en futbalstadiono

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

Pasintan semajnon mi anoncis, ke hodiaŭ mi klarigos, kial mi parolis pri miaj ŝatoj rilataj al muziko, kaj mi diris, ke mi ŝatas precipe klasikan muzikon kaj belajn voĉojn.

Nu, tio, kio instigis min skribi pri muzikaj tipoj, estis koncerto, kiun mi ĉeestis kaj kiu kunigis klasikan muzikon – pli ekzakte operajn ariojn – kaj belajn voĉojn.

La fakto, ke mi ŝatas tion, ne signifas, ke mi estas fakulo pri tia muziko, eĉ ne signifas, ke mi legas librojn aŭ novaĵojn pri ĝi. Ĝenerale mi ekscias pri konataj kantistoj nur post kiam ili jam estas tre famaj. Tio okazis ekzemple kun la „Tri Tenoroj“ (Plácido Domingo, José Carreras, Luciano Pavarotti) kaj poste kun Andrea Bocelli. (Se hazarde vi ne konas Andrea Bocelli, mi klarigas, ke temas pri itala vira kantisto. En kelkaj lingvoj - ekzemple la germana kaj la portugala - “Andrea” estas virina nomo, sed en la itala ĝi estas nomo de viroj.)

Neniam mi ĉeestis koncerton de la “Tri Tenoroj” (nek de iu ajn el ili), sed kiam mi kaj mia edzino eksciis, ke Andrea Bocelli kantos en Braziljo (kie ni loĝas), ni aĉetis enirbiletojn.

Ĝenerale koncertoj okazas en teatroj aŭ koncertejoj. Tamen ne nur koncertoj de populara muziko – aparte roko – estas ofte organizataj en futbalstadionoj, sed ankaŭ ekzemple tiuj de la “Tri Tenoroj” okazis en tiaj lokoj. Ili kantis i.a. dum la mondĉampionadoj de 1990, 1994, 1998, 2002.

Tamen estis la unua fojo, ke mi ĉeestis koncerton en futbalstadiono. En teatroj kaj “normalaj“ koncertejoj kutime estas lokoj por 3000 aŭ 5000 spektantoj, sed futbalstadionoj povas lokigi ĝis 100.000 homojn (aŭ – en du urboj – eĉ pli). En la stadiono de Braziljo estas lokoj por preskaŭ 73.000 spektantoj. Mi ne sukcesis ekscii la nombron de la ĉeestintaro, sed mi kalkulas ĝin je 20.000.

Evidente tia koncerto kun famega kantisto estas multekosta. Pro tio ni aĉetis enirbiletojn por malproksimaj, pli malmultekostaj seĝoj, kaj mi timis preskaŭ ne vidi la homojn sur la scenejo. Fakte tio okazis: ni vidis ilin nur kiel malgrandegajn hometojn. Tamen, kiel okazas en tiaj eventoj, oni povis tre bone vidi ilin sur du enormaj ekranoj, kaj tio sufiĉis.

Alia mia timo estis, ke la akustiko estas malbona, sed ankaŭ tiu timo ne veriĝis: la akustiko estis surprize bonega.

Stadiono ne estas eleganta koncertejo, kie kutime regas trankvilo kaj kie la koncerto komenciĝas ĝustatempe. La koncerto de Bocelli estis komenconta je la 8-a vespere, sed ĝis la 8-a kaj 20 ankoraŭ alvenis spektantoj, eĉ – aŭ aparte – tiuj kiuj havis seĝojn proksime al la scenejo.

Tamen, finfine la koncerto komenciĝis je la 8-a kaj 25... kaj ĝi estis grandioza. En la unua parto Andrea Bocelli kantis – kelkfoje kune kun la bela kaj bonega sopranistino Larissa Martínez (el Portoriko) – konatajn operajn ariojn, kaj en la dua parto – du aŭ tri fojojn kune kun la konata kaj bonega brazila kantistino Maria Rita – kelkajn el la popularaj kantoj pri kiuj li ankaŭ estas fama. Vidu kaj aŭskultu la subajn videofilmetojn.

Krom ŝategi la kantojn, mi agrable surpriziĝis pri la fakto, ke Andrea Bocelli malavare prezentis preskaŭ dudek el siaj kantoj.

https://www.youtube.com/watch?v=tuNbjZ1Ux7Y (Nessun dorma) https://www.youtube.com/watch?v=avxnv0Zz-Pw (Granada) https://www.youtube.com/watch?v=oxjLXVzy9HA (Con te partiró – kun Larissa Martínez) https://www.youtube.com/watch?v=TSAyhYlcreI (The Prayer – kun Maria Rita)

Belaj voĉoj en futbalstadiono Beautiful voices in a football stadium