×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Beboj praktikas mensan trejnadon

Beboj praktikas mensan trejnadon

Multaj gepatroj konas tiun surprizan momenton: Ŝajne tranokte la idoj lernis rampeti, iri aŭ paroli. Mezuradoj de cerbaj kurentoj nun montras: La beboj vere jam delonge trejnadis por tio.

Fakte la evoluo ĉe la plej multaj beboj ne okazas lineare, sed laŭtendence en formo de saltetoj. Subite la beboj ekprenas unuafoje ludilon, turniĝas sen ekstera helpo sur la ventron aŭ elbuŝigas ekkoneblajn vortojn, post kiam dum tagoj apenaŭ io tia estis okazinta. Evolupsikologoj jam de sufiĉe longa tempo antaŭsupozis ke tiuj progresoj nur ŝajne okazas kvazaŭ tra unu nokto. Verŝajne la bebaj cerboj je longa vido preparas sin por la novaj kapabloj. Ili ekzercas - por tiel diri - en silento.

Tiun tezon prilumigis la esploristoj de la Pensilvania Ŝtata Universitato en Usono helpe de mezurado de cerbaj kurentoj. Entute 28 beboj dum ses monatoj partoprenis en la regulaj eksperimentoj, ĝis ili aĝis unu jaron.

La testo plenumiĝis laŭ klasika evolupsikologia koncepto laŭ Jean Piaget (A-ne-B-serĉeraro). Tiucele la esploristoj kaŝis ludilojn alterne en malsamaj ujoj kaj la beboj devis trovi ilin.

Tiel interalie eblas konstati je kiu grado bebo jam disponas pri la tiel nomata objektrilata aŭ personrilata daŭripovo - t. e. ĉu ili scias ke objektoj kaj homoj daŭre ekzistas eĉ se ili ne plu estas videblaj - kio estas sufiĉe kompleksa kogna produktivo. Tiu paŝo en la evoluo de bebo okazas averaĝe inter la oka kaj dekdua vivomonato.

Dum la esplora periodo ankaŭ daŭre estis registrataj la cerbaj kurentoj el malsamaj cerbaj regionoj. La observebla konduto ĉe la eksperimentoj korespondis al la spertoj de la prizorgantoj el la ĉiutago. Ĉe plej multaj etaj testantoj je la komenco kaj je la fino de la duonjara esplora periodo apenaŭ aperis videbla ŝanĝo. Iam inter la sepa kaj dekunua vivomonato aliflanke preskaŭ ĉiuj estis farintaj saltecan progreson de sia evoluo. Subite ili majstre plenumis la testojn sen longa pripensado aŭ hezitado.

La cerba aktiveco aliflanke montris tute alian bildon. Ja estis diferencoj inter la beboj - precipe rilate al la rapideco, sed ĉe ĉiuj estis mezureblaj linearaj kaj ne saltecaj ŝanĝoj. Tio subtenas la tezon ke bebaj cerboj vere konstante trejnadas por novaj kapabloj kiuj aperas subite ekstere.