×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Baĵau - popolo en akvo

Baĵau - popolo en akvo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Studo fare de Universitatoj de Kopenhago, Kembriĝo kaj Kalifornio montris, ke Baĵau, popolo vivanta en Indonezio, havas grandajn lienojn, rezulte de mutacio. Pro tio ili povas libere plonĝi en la akvon ĝis profundo de 70 metroj.

Plonĝado en akvon estigas en la homa korpo reagojn por adaptiĝo kaj ŝparado de oksigeno, interalie fare de la lieno. Oni nun dokumentis genetikan ŝanĝon, kiu favoras la vivon en akvo. Dum pli ol mil jaroj, popolo Baĵau vivas en flosantaj domoj en la sudorienta azia maro, kvazaŭ “mar-ciganoj”. Nun ili fiksiĝas en Indonezio, kie ili estas konataj pro sia eksterordinara kapablo enakviĝi dum longa tempo. Per peziloj kaj lignaj okulvitroj ili naĝas profunden ĝis 70 metroj.

Laŭdire ili sukcesas resti en la akvo dum pluraj minutoj seninterrompe. Ultrasonografia ekzamenado de iliaj lienoj montris, ke ĉi tiuj estas 50 procentojn pli grandaj, kompare kun la lienoj de najbara popolo Saluan, kiu vivas plej ofte surtere. Ĉi tio estigas grandan ŝparadon de oksigeno. Per genetikaj esploroj oni trovis la precizan genon, kiu reguligas tiun malsamecon. Tiu geno influas ankaŭ la produktadon de tiroida hormono. Unuafoje oni dokumentis genetikan adaptiĝon al akvoplonĝado, en homoj. Kurioze, ke ankaŭ iuj specoj de fokoj havas proporcie grandajn lienojn. Oni jam montris, ke kuntiriĝo de la lieno liveras kroman kvanton da oksigeno en la sangon, kiu povas atingi ĝis 9 procentojn.

Tiu eltrovo havas gravajn konsekvencojn, laŭ biologia kaj antropologia vidpunkto. Tio motivos pli da studoj pri la vivo kaj fiziologio de aliaj mar-popoloj: la tajlanda popolo Moken, kaj alia komunumo en Suda Koreujo. Sciencistoj asertas, ke multaj el ili estas sub minaco de malapero, kaj tio estus perdo kultura, lingva kaj scienca, laŭ ĝenerala senco. La popolo Baĵau vivas tradicie sur velbarkoj. Nuntempe, ankaŭ sur etaj insuloj, foje en vilaĝoj konstruitaj en foraj lokoj, sur koraloj, en Borneo, Birmo kaj Tajlando. Ili scipovas nek legi, nek skribi. Ili ne mezuras la tempon. Virinoj akuŝas en kabanoj konstruitaj sur stangoj. Ili pasigas plej grandan parton de sia vivo en la akvo, por fiŝkaptado. Por tio ili simple uzas lancojn. Ilia vidkapablo en la akvo estas tre bona, sed iliaj timpanoj ofte suferas lezojn pro profundaj plonĝoj.