×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Arto por medicinistoj

Arto por medicinistoj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis d-ro Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Antaŭ pluraj jaroj, mia frato Andreo Vianna estis profesoro pri Kirurgio en brazila fakultato de medicino. Sufiĉe severa profesoro. Kiam li submetis siajn studentojn de la medicina kurso al ekzamenoj, ofte okazis, ke inter la fakaj demandoj li proponis ekzemple la jenan: “Kiom da simfonioj Betoveno verkis?”. Tio kaŭzis iom da polemiko, sed li estis firme konvinkita, ke kuracistoj nepre devas esti kleraj homoj interesitaj ankaŭ pri arto kaj aliaj homaj aktivecoj.

Nuntempe, en pluraj landoj, oni postulas, ke medicinstudentoj ricevu lecionojn pri arto kaj aliaj homaj sciencoj, por ke ili elvolvu pli da kapablo bone kompreni siajn pacientojn, por ke ili plibonigu sian observokapablon, kritikan penson kaj kunsentemon. En la usona ŝtato Pensilvanio oni faris detalan, interesan studon precize por esplori tiun aferon. La esploron plenumis juna kuracistino el la oftalmologia fako de la medicinfakultato. Oni hazarde elektis 36 studentojn el la unua jaro de la medicina kurso. Duono de ili partoprenis kurson pri arto dum tri monatoj en la Pensilvania Art-Muzeo, sub la gvidado de profesiaj instruistoj de la muzeo. La lecionoj konsistis el bazaj principoj de arto, faka vortaro pri arto, priskribado, observado, komparado kaj interpretado de artaĵoj. La aliaj 18 studentoj (kontrolgrupo) ne partoprenis ian ajn studadon pri arto. Ĉiuj studentoj submetiĝis al testoj antaŭ kaj post la kurso, rilate sian kapablon priskribi siajn observojn rilate bildojn, kiuj montris artaĵojn kaj ankaŭ fotojn de la retino kaj aliaj partoj de la okulo. Montriĝis tute klare, ke la studentoj, kiuj trapasis la kurson pri arto, havis pli grandan kapablon de observado, kompare kun la kontrolgrupo. Kompreneble, oni devas fari pliajn studojn por montri, ke tiaj rezultoj pozitive influos la kuracistan praktikadon de estontaj medicinistoj. Tamen, la observokapablo estas esence grava trajto de bonaj kuracistoj, kaj probable necesas trejni studentojn rilate al tio. Krome, interesiĝo pri arto faras la homojn pli malfermaj al diversaj interpretoj kaj manieroj observi specifajn situaciojn – do probable ankaŭ por kompreni specifan situacion de malsanulo. Ankaŭ por ke medicinistoj estu pli malfermaj al la opinioj de siaj kolegoj. Tion oni povas nomi “interdisciplina preparado”.

Alivorte, elvolvi kapablojn ekster la faka kampo de agado stimulas aliajn partojn de la cerbo, la atenton, la konscion kaj la penson, kaj helpas plibonigi la ĉefan laboron. En la moderna tempo, kiam kuracistoj foje agas kiel strikte teknikaj fakuloj, kaj ne atentas la spiritan suferon de siaj pacientoj, necesas malfermi alian vojon al medicino. https://portugues.medscape.com/verartigo/6502008#vp_4