×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Antaŭ 50 jaroj

Antaŭ 50 jaroj

Ĉiujare okazas – evidente – iu centjariĝo. Evidente ekzistas centjariĝoj pli aŭ malpli gravaj, t.e. temantaj pri homoj aŭ aferoj pli aŭ malpli gravaj. Ekzemple en 2017 okazis grava centjariĝo en Esperantujo: tiu de la forpaso de Zamenhof. Internacie grava estis la centjariĝo de la rusa Oktobra Revolucio.

Malpli ofte oni festas kvindekjariĝon. Sed en ĉi tiu jaro, eĉ se ne estas solenoj, oni devas memori pri la jaro 1968 – internacie gravega jaro.

En la franclingva Vikipedio estas artikolo titolita “Sociaj movadoj de 1968 en la mondo”, kiu komenciĝas per la frazo “La jaro 1968 distingiĝas per serio da ribeloj, ĉefe de studentoj, en multaj partoj de la planedo”. En la artikolo troviĝas resumo de tiuj movadoj, sed ĝi ne priskribas la ĝeneralan aŭ internacian situacion. Kia estis tiu situacio?

Regis la tiel nomata “Malvarma Milito” inter kapitalismaj landoj (pli ekzakte la NATO – “Nord-Atlantika Traktat-Organizo”) kaj komunistaj landoj. Estis komencintaj: en la 1950-aj jaroj movado en Usono kontraŭ rasismo; en 1959 la Kuba komunista revolucio; en la 1960-aj jaroj feminisma movado en Eŭropo kaj Usono; en 1964 la milito en Vjetnamio inter Usono kaj la komunistoj en tiu lando (apogataj ĉefe de Ĉinujo); en 1966 la tiel nomata “Granda Proletara Kulturrevolucio” en Ĉinujo, ordonata de Maŭ Zedong (aŭ Mao Cetung). Afrikaj kolonioj estis gajnintaj sendependecon, aparte en 1960 (pro tio nomata “Afrika Jaro”), sed en multaj el la nun sendependaj landoj regis diktatoroj, kiel ankaŭ en Portugalujo, Hispanujo, Grekujo en Eŭropo kaj en pluraj latinamerikaj landoj.

En Eŭropo kaj Usono multaj studentoj estis kontraŭ la kapitalismo kaj ĝenerale kontraŭ la reganta socia sistemo en siaj landoj kaj pro tio estis favoraj al revolucioj kiel tiu de Fidel Castro en Kubo kaj la Kulturrevolucio de Maŭ Zedong en Ĉinujo. Pli specife ili estis malkontentaj pri la eduka sistemo kaj la situacio en la universitatoj.

La franca historiisto Serge Berstein eksplikis: “La krizo de 1968 naskiĝis en junularo kiu, en kontakto kun ‘maldekstrecaj' tezoj (anarkiaj, maoismaj, trockiismaj), malakceptis la burĝan socion kaj revis pri revolucio kiu, komencante en la universitato, alvenos al la tuta socio.”

Kio okazis en 1968? Mi citas kelkajn informojn el la supre menciita vikipedia (franclingva) artikolo:

Februaro: komenco de la “Praga Printempo” (reformoj de la komunista sistemo sub Alexander Dubĉek en Ĉeĥoslovakujo); ekokupo de la universitato de Romo fare de la studentoj; morto de tri usonaj studentoj dum manifestacio favore al civilaj rajtoj.

Marto: studentaj manifestacioj en Pollando kontraŭ la registaro.

Printempo: manifestacioj de laboristoj kaj ĝenerala striko en Italujo.

Aprilo: en Usono mortigo de Martin Luther King (estro de la Afrik-usona Civilrajta Movado, gajninto de la Nobelpremio pri Paco en 1964), kaŭzante ribelojn en multaj usonaj urboj; atenco kontraŭ Rudi Dutschke, ĉefa gvidisto de la studenta movado en Germanujo, kie sekvis la tiel nomataj “Paskaj Ribeloj” en multaj urboj.

Majo: La verŝajne plej konata okazaĵo de 1968 estas la tiel nomata “Majo de 1968” en Francujo.

Pri ĝi mi parolos la proksiman semajnon.