×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Ankoraŭ pri homaj rajtoj

Ankoraŭ pri homaj rajtoj

iun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

La oktobra/decembra (2018) numero de Unesko-Kuriero, en Esperanto, denove montras, kiel grava estas la temo homaj rajtoj. Estas vera premio, ke ni povas (eĉ senpage) legi tiun trezoron en nia lingvo. Dankon, S-ro Trezoro!

Ĉi tiu numero traktas pri tiu temo, ĉar en decembro 2018 oni celebras en la tuta mondo la 70-an jubileon de la fama Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. Tute prave. La mondo jam rapide marŝas tra la 21-a jarcento kaj la tutmonda respekto al tiuj rajtoj ŝajnas ankoraŭ lami for. Necesas do insisti pri tio.

La revuo publikigis serion da artikoloj de eminentaj aŭtoroj. Multaj el ili estis verkitaj antaŭ jardekoj, kio montras, ke tiu afero daŭre sonas aktuala, eĉ urĝa, nuntempe. Aldous Huxley kaj Arnold Schoenberg estas du famuloj, kiuj sendis al Unesko siajn kontribuojn pri ĝi, en la jaro 1947. Nun oni republikigis ilin.

La tuta eldono estas ilustrita per belaj bildoj de internacie konataj artistoj.

Valoras la penon tralegi la tutan revuon kaj pensi pri ĝi. Tion oni plej profite povus fari en grupoj, ekzemple de Esperantistoj, en iliaj rondoj. Tio rezultigus duoblan gajnon: la praktikadon de bonstila lingvo kaj plifortigon de nia konvinkiteco pri la bezono, ke ĉiuj homaranoj engaĝiĝu.

Sed laŭ mia opinio, unu artikolo plej frape trafis la kernon de la afero pri homaj rajtoj. Ĝi troviĝas sur la paĝo 30, sub la titolo “Konfucea aliro al homaj rajtoj”, de Lo Chung-Shu (1903-1985), profesoro pri filozofio ĉe la Okcident-Ĉina Universitato, sciencisto kaj konsilisto por Unesko. La teksto (ankaŭ el 1947) komenciĝas per ŝlosila informo. Mi citas:

“La termino ´rajtoj´ ne ekzistas en la ĉina tradicio, sed la baza etika koncepto de ĉinaj sociaj politikaj rilatoj estas plenumado de la devo al sia najbaro, prefere ol la asertado de rajtoj. La ideo de reciprokaj moraldevoj estas konsiderata kiel la fundamenta instruado de Konfuceismo.”

Poste li klarigis, ke la terminon oni devis krei en la ĉina lingvo por esprimi okcidentan penson. Kaj ke oni moderne decidis uzi la vorton “Chuan Li” por “rajto”: laŭvorte, ĝi signifas “potenco kaj intereso”.

Jen la kerno de la afero: se temas pri homaj rajtoj, necesas agoj, pli ol deklaroj. Necesas sinteno. Mankas praktikado. Ŝajnas do, ke la ĝusta vojo kuŝas en edukado. Al ĉiuj infanoj, generacio post generacio, ni donu konkretajn ekzemplojn kaj insistu, ke tio estas homa devo. Kiam la tuta homaro tion ensorbos, tiam ne plu necesos vortoj por ĝi! Ĝi estos natura parto de ĉies vivo!

Dankon Unesko, dankon Universala Esperanto-Asocio, dankon tradukistoj, por tiu valora Kuriero!