×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Alp-Adria Konferenco jubileos en Bjelovar

Alp-Adria Konferenco jubileos en Bjelovar

Post 29 jaroj da ekzistado kaj 19 organizitaj aranĝoj, Alp-Adriaj Esperanto-Konferencoj havas jam sufiĉe longan tradicion, kiun tre fervore klopodas partopreni ankaŭ kroatiaj esperantistoj. La unua Alp-Adria Esperanto-Konferenco okazis en Arnoldstein (Aŭstrio), kaj la kroatoj organizis la 9-an en Crikvenica (1997), 11-an en Pula (1999), 14-an en Rijeka (2002) kaj 18-an en Opatija (2015).

Ĉiuj ĉi konferencoj okazis en la adria parto de Kroatio, kaj en 2018 por la unua fojo ĝi okazos en la interno de la lando. La Komitato de la Esperanto-Rondo de Alp-Adrio akceptis la pasintjaran kandidatiĝon de Bjelovara Esperantista Societo kaj decidis sian jubilean 20-an Konferencon organizi en Bjelovar kaj la organizadon komisii al la loka societo, kiu pasintjare ricevis la Jaran premion de Kroata Esperanto-Ligo kiel la plej bona enlanda Esperanto-organizaĵo, ĉefe dank' al la sukcesa organizado de la internacia kultura Esperanto-festivalo INTER-FEST. La 20-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco okazos inter la 8-a kaj 10-a de junio 2018 kun la aŭspicio de la Departemento Bjelovar-Bilogora kaj Urbo Bjelovar. Kiel konferencejo servos la Urba muzeo de Bjelovar, kiu jam plurfoje malfermis sian pordon al Esperantaj aranĝoj. La ĉefa temo de la jubilea konferenco estas "Alp-Adrio kaj Danubio", sed oni diskutos ankaŭ pri la temo "Publikaj rilatoj de esperantistoj kun neesperantistaj medioj". Potencialaj prelegantoj pri la menciitaj temoj estas petataj sendi titolon kaj almenaŭ resumon de sia prelego al la lokaj organizantoj por publikigo en la Konferenca libro.

Por stimuli partoprenon de kroatoj, la organizantoj decidis fiksi minimuman aliĝkotizon kaj organizi komunan busvojaĝon por zagrebanoj kaj aliaj regionaj esperantistoj, kiuj volas partopreni nur dum la ĉefa konferenca tago, sabate, la 9-an de junio. La komuna busvojaĝo el Zagrebo estas konsilinda, ĉar aktuale okazas gravaj fervojaj laboroj, pro kiuj la vagonara trafiko malfacile funkcias. La organizantoj anoncis Provizoran programon, kiu al la konferencanoj proponas jenon: La 8-an de junio (vendrede) oni povos viziti la urbajn vidindaĵojn kaj la ekspozicion pri la urboj de la pasintaj konferencoj, okazontan en la Popola biblioteko "Petar Preradović". La oficiala programo, krom la prelegoj kaj diskutoj pri la konferencaj temoj, enhavos ankaŭ la asembleon de la esperantistaro de Alp-Adrio, por aŭdi raportojn pri la estinta laboro kaj anonci la ideojn por estonteco kaj elekti la lokon por okazigo de la 21-a konferenco. La organizantoj proponis al la urbaj instancoj plantadon de Arbo de internacia amikeco, pri kio oni atendas definitivan respondon. La laboran parton de la konferenco (la 9-an de junio) kompletigos kulturaj programeroj kun muzikado de lernantoj de la Muzika lernejo Vatroslav Lisinski, recitado de alp-adria poezio en Esperanto kaj aliaj eroj, kiuj okazos inter la prelegoj, kaj la koncerto de Neven Mrzlečki en la Hotelo Central, kombinita kun la komuna vespermanĝo de la konferencanoj. La konferenca dimanĉo (la 10-an de junio) estas rezervita por turisma ekskurso al Daruvar, certe vidinda kaj vizitinda urbo. Pliaj informoj, ĉefe pri la kostoj de vojaĝo, loĝado, ekskurso kaj komuna vespermanĝo, troviĝas en la retejo www.esperanto-bjelovar.hr aŭ riceveblas ĉe la lokaj rganizantoj:esperanto.bjelovar@gmail.com Por fari la alp-adrian jubileon kiel eble plej brila, ne maltrafu viziti Bjelovaron ĉi-junie!