×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Alia rigardo al konata problemo

Alia rigardo al konata problemo

Tiun ĉi sonartikolo verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

La homa koro, tiel granda kiel pugno, estas mirinda pumpilo je la povo de ĉ. 130 vatoj.

Simile forta sed ordinara, mekanika pumpilo, kapablas puŝi akvon je 100 metroj. Anstataŭ tio nia koro pumpas la sangon je la distanco de ĉ. 100 mil kilometroj, ĉar tiom longaj estas la sangovaskuloj en ni. Kial tio estas ebla? La interno de sangovaskuloj (pli precize ties facetoj) estas remburita de t.n. endotelio, kiu estas sufiĉe adhera kaj estas ŝarĝita negative, same kiel aliaj ĉeloj, kiel ĉi-kaze sangoplatetoj. Negativaj ŝarĝoj – kiel ni scias – forpuŝas sin, do simile la sangoĉeloj fluantaj en la vaskuloj ne kunfrotiĝas kun ties negative ŝarĝitaj facetoj, sed ili libere translokiĝas antaŭen.

Tio similas al la rapidtrajno TGV, kiu povas facile moviĝi dank' al la minimumigo de la froto. La koro presas la sangon en la arteriojn, tiuj estas elastaj kiel risorto, ili vastiĝas kaj sekve kuntiriĝas puŝante plu la sangon, kiu fluas libere. Problemoj komenciĝas, kiam pro malbona sinnutrado ni ne liveras al nia organismo necesajn vivsubstancojn kaj la strukturo de ĉeloj de endotelio fariĝas malordigita. Sekve de tio tie kaj aliloke la endotelio estas ŝarĝita pozitive - tie kie traiĝis la pozitivaj ŝarĝoj. Laŭvice la negative ŝarĝitaj ruĝaj globuloj komencas adheri al la pozitive ŝarĝitaj partoj de la facetoj de la sangovaskuloj. La procezo vastiĝas kaj komenciĝas t.n. halto de la sangocirkulado. Iom post iom ekestas „kaskadoj” de koaguliĝantaj sangoĉeloj, koagulaĵoj kaj fine eĉ korinfarkto.

Sed kion oni kuracas ofte post tia korinfarkto? Kion oni presikribas por preventi korinfarktojn? Oni rekomendas preni „aspirinojn”, por maldensigi la sangon. Ofte oni konsilas al pacientoj nur tiom fari. Sed verdire la kaŭzo de korinfarkto ne estas la sangokoaulaĵoj - ili kreiĝas rezulte de la menciita halto de sangocirkulado, kiu okazas unue. Ankoraŭ pli frue io mankis al la organismo, por ke tiu povu produkti kolagenon.

Nuntempe oni opinias, ke ofte oni ignoras la ŝlosilan rolon de kolageno en terapio de kancero kaj sklerozo. La proteino nomata kolageno nome kreas la strukturon, baze de kiu ĉio en la homa organismo tenas sin. La gravan rolon en tio ludas vitaminoj (A,D3,E,K2) kaj mineraloj. Gravega estas la vitamino C kaj la aminacido – lizino. Ŝajnas do esti pli senca kuraci unue la kaŭzon - „halton de sangocirkulado”, ol preskribi nur „aspirinojn”, kiuj likvidas nur la simptomon, efikon – sangokoagulaĵon.

Oni devas scii pri alia procezo, kiu ekfunkcias, kiam komenciĝas iuj perturboj en la funkciado de endotelio. Tiam la organismo komencas elsendi kolesterolon (ĉefe tiun LDL) kies rolo estas porti en la difektitajn partojn de sangovaskuloj la alian substancon, nomatan apoproteino-A, kies rolo estas izoli la lokojn, kie eliĝis la pozitivaj ŝarĝoj, povantaj facile perturbi la trafluon de la negative ŝarĝitaj sangoĉeloj. Tiukaze la manko de la sintezo de la vitamino C en la organismo kaj perturboj de la strukturo de la endotelio ligiĝas strikte kun la kreiĝo de la apoproteino-A portata de la LDL-kolesterolo.

La apoproteino-A ludas do la rolon de „kuracisto” kaj la kolesterolo LDL estas siaspeca „ambulanco” veturiganta la „kuraciston” por porti la helpon en ĝustan lokon.

Sed kion ankaŭ ĉi-kaze faras tre ofte la medicino? La medicino ne konsideras la pozitivan rolon de kolesterolo, sed kontraŭbatalas ĝin pere de damaĝaj „medikamentoj” por „kontraŭ ĉiu prezo” malaltigi la fikcie elpensitan, „tro altan” nivelon de kolesterolo, cele ricevi „bonajn” sangofaktorojn. Ĉu nia organismo estas stulta?

Ĉu io el ni okazas sencele?

Nia koro estis kreita por peze labori. Sed por ke ĝi povu fari tion, ni devas liveri al ĝi ĉiujn necesajn substancojn, kiuj mankas ofte en nia ĉiam pli „malriĉa” nutraĵo. Ni memoru, ke la efikoj de la manko de la vitamino C, aperas plej frue en la koronariaj arterioj. Jam nur la manko de la vitamino C handikapas la kreiĝon de kolageno – unu el la plej gravaj proteinoj en la homa korpo.