×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2018, Alia personeco post 10 jaroj

Alia personeco post 10 jaroj

Homoj laŭ la jaroj ŝanĝiĝas ne nur korpe, ankaŭ la personeco evoluas. Studaĵo montras: Karakteraj trajtoj ne estas tiom stabilaj kiel oni ofte supozas. Proksimume ĉiam post 10 jaroj oni ŝanĝiĝas almenaŭ iomete.

Dum la kuro de la vivo ni pli kaj pli ripozas en ni mem kaj malpli atentas pri la opinio de aliaj homoj. Jen la rezulto de internacia studaĵo. Laŭtendence ni ankaŭ pli retiriĝas, ni estas malpli malfermaj por novaj aferoj kaj fariĝas iom pli malordemaj kaj neorganizitaj. Tio montriĝas signife en statistikoj laŭ komparo de pluraj longtempaj studaĵoj el Eŭropo kaj Usono. Kelkaj usonaj esploristoj analizis la datumojn de ĉirkaŭ 50.000 partoprenintoj en la studaĵoj kaj tiam komparis kie troviĝas komunaj trajtoj kaj kie estas diferencoj.

Laŭ tio la averaĝo ne ŝanĝiĝas per grandaj saltoj sed do ĉiam post dek jaroj iomete. Tamen la evoluoj estas neniel trivialaj, opinias psikologino de la Nordokcidenta Universitato. "Eĉ se oni dum la kuro de la vivo fariĝas ekzemple nur iomete malpli eksterendirektita - do malpli kontaktema - tio ŝanĝas kiel oni traktas la kontaktojn kun aliaj homoj."

Eksterendirektiĝo apud malfermeco, konscienceco, bonrilatemo kaj neŭrotikeco apartenas al la kvin grandaj ecoj laŭ kiuj psikologoj klasigas la personecon ekde la 1990-aj jaroj. "Plej multaj studaĵoj de nia analizo enketis ĉiujn personecajn ecojn kvin- aŭ sesfoje. Kelkaj enketoj okazis en intervalo de tri jaroj, aliaj enketoj en intervalo de 10 jaroj. Tiel ni ricevis tre ampleksan datumaron", klarigas la psikologino.

Ke laŭ tio ĉiuj homoj laŭtendence evoluas same, tio tamen ne tute ĝustas se oni konsideras tion detale. "Kompreneble estas tiuj kiuj ŝanĝiĝas en tute alian direkton ol la laŭkalkula averaĝo." Montriĝas eĉ ke kelkaj en sia lasta vivosegmento - do proksimume en la aĝo de 70 jaroj - ŝanĝas sian direkton kaj fariĝas denove pli timemaj kaj pli neŭrotikaj. Kial tio estas tiel, tio estas malklara. Eble la kaŭzo troviĝas en tio ke oni konsciiĝas pri sia morteco, sed povus ankaŭ esti en kunteksto kun tipaj malsanoj de la alta aĝo.

Ŝajnas ekzisti certaj diferencoj inter eŭropanoj kaj usonanoj. Dum usonanoj seninterrompe fariĝas malpli eksterendirektitaj, ĉe la eŭropanoj tiu evoluo ne okazas tiel egaltendence. La kaŭzo por tio estas malklara.

"Eble estas tiel ke en Usono eksterendirektiĝo korespondas al socia deziro. Ĝi estas konsiderata kiel ideala. Pro tio oni volas montri precipe dum pli juna aĝo laŭeble bonajn rezultojn. Dum pli alta aĝo aliflanke la partoprenantoj metas malpli da valoro pri la opinio de aliaj homoj kaj respondas la demandojn laŭ sia vera personeco. En Eŭropo eksterendirektiĝo eble ne estas tiom grava", opinias la psikologino.

Unu sola eco de la karaktero aliflanke ne ŝanĝiĝas rimarkeble en iu studaĵo: la bonrilatemo. Ja estas homoj kiuj fariĝas iomete pli bonrilatemaj, do estas pli atentemaj pri aliaj homoj kaj havas pli da empatio. Aliaj homoj evoluas iomete male - neniu tamen laŭ la datumoj signife ŝanĝiĝas. "Ni povas ekkonstati ke homoj tiurilate restas sufiĉe samaj."

La usonaj psikologoj nun volas eltrovi ĉu aliaj influoj regas la evoluon de la personeco, ekzemple ĉu homoj kun familio evoluas alie kaj kiun rolon ludas la sekso.