×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

LingQ Mini Stories, 7 - Jakobo laboras en oficejo – Text to read

LingQ Mini Stories, 7 - Jakobo laboras en oficejo

Beginner 2 Esperanto lesson to practice reading

Start learning this lesson now

7 - Jakobo laboras en oficejo

Rakonto 7 - Jakobo laboras en oficejo A) Jakobo laboras en oficejo. Li estas tre okupata ĉiutage. Li havas multajn kunvenojn kun siaj klientoj. Jakobo ne ŝatas ĉi tiujn kunvenojn. Li pensas, ke ili estas tre enuigaj. Iuj klientoj estas amikaj al Jakobo. Iuj klientoj tamen ne estas amikaj. Jakobo faras longajn tagmanĝajn paŭzojn. Li povas iri hejmen je la kvina horo. Li atendas ĉiutage, ke venu la kvina horo. B) Mi laboras en oficejo. Mi estas tre okupata ĉiutage. Mi havas multajn kunvenojn kun miaj klientoj. Mi ne ŝatas ĉi tiujn kunvenojn. Mi pensas, ke ili estas tre enuigaj. Iuj klientoj estas amikaj al mi. Iuj klientoj tamen ne estas amikaj. Mi faras longajn tagmanĝajn paŭzojn. Mi povas iri hejmen je la kvina horo. Mi atendas ĉiutage la kvinan horon. Demandoj: 1) Jakobo laboras en oficejo. Ĉu Jakobo laboras en lernejo? Ne, Jakobo laboras en oficejo. 2) Jakobo estas tre okupata ĉiutage. Ĉu Jakobo estas tre okupata? Jes, Jakobo estas tre okupata ĉiutage. 3) Jakobo havas multajn kunvenojn kun siaj klientoj. Ĉu Jakobo havas malmultajn kunvenojn? Ne, Jakobo havas multajn kunvenojn kun siaj klientoj. 4) Jakobo opinias, ke la kunvenoj estas enuaj. Ĉu Jakobo opinias, ke la kunvenoj estas enuaj? Jes, Jakobo pensas, ke la kunvenoj estas enuaj. 5) Iuj el la klientoj estas amikaj. Ĉu ĉiuj klientoj estas amikaj? Ne, iuj el la klientoj estas amikaj. 6) Jakobo faras longajn tagmanĝajn paŭzojn. Ĉu Jakobo faras mallongajn tagmanĝajn paŭzojn? Ne, li ne faras mallongajn paŭzojn. Li faras longajn tagmanĝajn paŭzojn. 7) Jakobo povas iri hejmen je la kvina horo. Ĉu Jakobo povas iri hejmen je la kvara? Ne, li povas iri hejmen je la kvina horo.

Learn languages from TV shows, movies, news, articles and more! Try LingQ for FREE