×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Zorgemaj patroj akcelas altruismon de idoj

Zorgemaj patroj akcelas altruismon de idoj

Kial homo estas kunlaborema? Antropologia studaĵo montras: La evolucia deveno de altruismo povus troviĝi en la komuna prizorgado de la idaro.

Multaj specioj de primatoj disponas pri kognaj kapabloj. Tio signifas ke ili ekzemple povas apliki akiritan scion kaj lerni ion novan. Ĉu el tio eblas konkludi, ke ili ankaŭ agas kunlaboreme kaj altruisme, tio ĝis nun ne estis klare derivebla.

Eŭropa esplorista grupo nun plenumis normigitan eksperimenton kun 15 diversaj specioj de primatoj - inter ili estis ankaŭ homoj. La esploristoj konstatis: Homojn kaj aliajn primatojn kun aparte forta altruisma sinteno kunligas ke ili edukas sian idaron komune.

La grupo esploris la socian konduton kaj precipe la altruismon de 15 specioj de primatoj de la tri grandaj grupoj - duonsimioj, simioj kaj homoj. La scenaro: Antaŭ kaĝo la simio trovis rekompencon kiun ĝi povis atingi per tirado je manprenilo. Se la voraĵo troviĝis en iom pli granda distanco kaj la besto ne mem atingis la nutraĵon, ĝi povis tamen per sia movo helpi al la aliaj membroj de la simia komunumo atingi la voraĵon. Kelkaj simioj sekve rezignis pri ĉia agado, aliaj agis altruisme kaj tiris la manprenilon sen utili al si mem.

Post komparo de la rezultoj la esploristoj konstatis: Eksterpatrina prizorgado, do la partopreno de la patroj aŭ de aliaj familianoj en la edukado de la idaro ŝajnas esti la plej bona indikilo por pli alta socia konduto. Ankaŭ simioj de la specio siamang ĉe kiuj la ido ekde aĝo de unu jaro estas prizorgata de la patro, en la eksperimento agis altruisme.

La homo jam dum fruaj epokoj plenumis kunlaboran prizorgadon de la idaro. Pro ekologiaj kaŭzoj kiel la malfacila adaptiĝo al vivejoj en la savano fariĝis necesa la komuna edukado fare de patrinoj kaj patroj aŭ de aliaj familianoj. La familioj devis subteni sin reciproke.

En tio la studaĵo vidas la alirpunkton por la disvolvo de tiuj apartaj kognaj kapabloj kiuj estas karakterizaj por la homo de hodiaŭ. Agi altruisme signifas pli da kunlaboro. Kaj tio ŝajnas esti unu el la ĉefaj motoroj de inteligenta evoluo. Ne la medio igis nin inteligenta, sed la preteco al altruismo kaj tio baziĝas unuavice sur la komuneca engaĝiĝo por la idaro.

La rezultoj de la studaĵo nun submetiĝos al eksperimentoj kun bestaj paroj por ekskludi necertecojn kiuj ekestis pro malsamaj grandecoj de grupoj. Kaj oni volas ankaŭ observi sen eksperimenta scenaro la konduton de bestoj en zoologiaj ĝardenoj.

Zorgemaj patroj akcelas altruismon de idoj Caring fathers boost offspring altruism