×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Venki la timon pri nadloj

Venki la timon pri nadloj

Ofta fobio pri injektoj kaj sangeltiroj

Dum miaj 20 jaroj de servo kiel parakuracisto en la rezerva armeo, sufiĉe ofte mi rimarkis, ke ankaŭ fortmuskolaj soldatoj teruriĝis ĝis sveno je vido de nadlo de injektilo aŭ eĉ de eta nadleto por sangeltiro.

Daŭre interesiĝante pri medicinaj temoj, mi hazarde eksciis, ke pli ol 10% da adoltoj en la mondo suferas de panika reago al nadloj nomata "belonefobio". Sed certe ilia nombro estas signife pli alta, ĉar multaj el tiaj homoj tute abstinas de ĉiu medicina traktado, tiel malzorgante pri propra sano kaj eskapante el statistikoj.

Verŝajne iom da timo pri nadloj ekzistas en ĉiuj, sed la plejmulto, dum injekto aŭ sangeltiro, simple rigardas aliloken, pripensas ion alian, kunpremas la lipojn kaj tute silente eltenas la pikon. Sed ne tiel povas konduti tiuj, kiuj suferas de "belonefobio": ĉe ili eĉ la nura penso pri nadloj kaŭzas malaltiĝon de sangopremo, paliĝon, malfortiĝon kaj senton de sveno. La sango akumuliĝas en la grandaj muskoloj kiel la dorsaj kaj kruraj. Tial malfortiĝas la sangofluo al la cerbo kaj tre ofte la homo perdas sian konscion.

Homoj, suferantaj de tiu fobio, tute ne submetas sin al sangotestoj, kaj tiom malzorgas propran sanon, ke foje ili atingas gravan situacion de neinversigebla malsano. La nacia sanitara servo investas multajn rimedojn por kuraĝigi preventan medicinon por malhelpi aperon de malsanoj. Tiucele kuracistoj preskribas testojn, ĉefe sangotestojn, kies rezultoj povas kontribui al malpliigo de kronikaj malsanoj, multekostaj enhospitaligoj kaj kuracadoj.

Sed tiuj klopodoj tute ne utilos, se la paciento, pro timego de nadloj rifuzas submeti sin al sangotestoj. Pro la graveco de tiu ĉi problemo, strebas nun la sanitara servo malkovri la suferantojn de belonefobio kaj unue kuraci ilin. Laŭ la klinikaj psikologoj, la ĉefa kaŭzo de timego de nadloj estas estinta psika traŭmato, ekz. fuŝa sangeltiro, kiu kaŭzis hemoragiojn kaj akutajn dolorojn. Alia ofta kaŭzo estas injekto aŭ sangotesto en infaneco, kiam la gepatroj sen empatio kaj sen antaŭa taŭga preparo, devigis la infanon elteni la timigan pikon. Tamen en specifaj kazoj ne estas klara psikologia kaŭzo por la estiĝo de tia fobio.

Oni povas kuraci la belonefobion per ekkona-konduta terapio kaj per hipnoto. Se temas pri traŭmato, la terapio baziĝos sur laŭgrada malkovro de la fobio pri nadloj kaj sangeltiro.

La terapiisto helpos la pacienton "amikiĝi" kun la nadlo kaj ekzercos lin sin piki sen penetro, donante al li la kontrolon de la situacio. Per ekkona-konduta terapio oni povas forigi la negativajn pensojn kaj helpi al la paciento pozitive konsideri nadlon kaj sangeltiron kiel rimedoj por preventi malsanojn kaj savi vivojn.

Ankaŭ hipnoto povas helpi al paciento venki la timegon. Ne nur per hipnota terapio en kliniko sed ankaŭ per posta lernita memhipnoto hejme. Tiamaniere eblas atingi nivelon de profunda trankvilo kaj serene superi la teston.

Per alia hipnota tekniko, terapiisto povas igi nesensiva la lokon en la brako, el kiu oni eltiras la sangon. Tiel la paciento, kvazaŭ sub anestezo, tute ne sentos doloron pro la piko dum la sangeltiro.

Venki la timon pri nadloj Overcome the fear of needles