×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Vajont (1963): la anoncita katastrofo

Vajont (1963): la anoncita katastrofo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo 2000 homoj krime forviŝitaj el la tera surfaco Ni bedaŭrinde kutimiĝis al teruraj naturaj katastrofoj: tertremoj, cunamoj, inundoj, uraganoj, vulkanaj eruptoj, terfaloj, kiuj kaŭzas dekojn da miloj aŭ eĉ centojn da miloj de viktimoj. Temas tamen pri naturaj fenomenoj, kies kaŭzoj, ne dependas de homa stulteco aŭ krimoj, kvankam foje la graveco de la katastrofaj konsekvencoj ja dependas de ili.

En la katastrofo, kiu okazis en 1963 je la digo de Vajont, 100 km. norde de Venecio, estis forviŝitaj el la tera surfaco fare de enorma maso da akvo 2000 homoj, inter ili preskaŭ 500 infanoj kaj geknaboj.

Je la fino de kvindekaj kaj la komenco de sesdekaj jaroj, la itala ekonomio ekresaniĝis el la konsekvencoj de la dua mondmilito kaj ekspertis la pliboniĝon de la itale nomata "boom economico" [bum ekonomiko], t.e. ekonomia eksplodo. Sed por respondi al pli kaj pli granda postulo de elektra energio, Italujo havis nur la naturajn rimedojn de akvoenergio en siaj Alpaj valoj. Tiel por produkti elektron oni investis enormajn monsumojn kaj homajn kapablojn por krei aŭdacajn digojn kaj rilatajn elektrajn centralojn.

En la jaro 1962 la ĵus kompletigita digo de Vajont estis la pinta atingo de tia entreprena tendenco. Kun siaj 261,60 m. de alteco ĝi estis tiam la plej alta digo en la mondo. El la inĝeniera vidpunkto ĝi estis ĉefverko, kaj tion pruvis la fakto, ke dum la katastrofo la digo rezistis al akva puŝo dek foje pli granda ol la planita, suferante nur malgravajn damaĝojn. Do, kio okazis?

La 9-an de oktobro 1963, je la 22-a kaj 39 minutoj, el la monto Toc [Tok], kiu konsistigas la dekstran flankon de la valo entenanta la grandan akvobasenon, kreitan far la digo, disiĝis terfalo de 260 milionoj da kubaj metroj. Ĝi falis je rapideco de 90 km/hore en la suban basenon de 150 milionoj da kubaj metroj de akvo. Tio kaŭzis kelkajn enormajn ondegojn, 200 metrojn altajn.

Ili forviŝis la vilaĝojn, kiuj troviĝis iom alte sur la flankoj de la baseno, sed krome ondego de 30 milionoj da kubaj metroj elbordiĝis el la diga supro. Kaŭze de la mallarĝa, tre profunda kanjono trans la digo, la premo de tia akvomaso enorme pliiĝis kaj ĝi komencis sian eksplodeman kuradon al la proksima elirejo de la krutaĵo sur la ebenaĵo de la rivero Piave, kie troviĝis la urbeto Longarone kaj ĝiaj ĉirkaŭaj vilaĝoj. Dum nur kvar minutoj, 2000 homoj estis por ĉiam forviŝitaj, malaperinte sub dikegaj tavoloj de koto kaj rubo.

Ĝi povus ŝajni tute natura, neantaŭvidebla katastrofo, sed jam je la mezo de 1962, kiam oni komencis plenigi per akvo la basenon, ekokazis tre maltrankviligaj tertremetoj kaj ekaperis sufiĉe larĝaj fendoj sur la deklivoj de la monto Toc. Jam dum la fruaj geologiaj enketoj, spertuloj malkovris, ke tiuj deklivoj estis fakte prehistoria terfalo, kiu iakiale haltis ne atinginte la fundon de la valo. Kompreneble la kompanio posedanto de la digo, por defendi siajn investojn, sin adresis al aliaj geologoj, kiuj oficiale certigis, ke tute ne ekzistis iu ajn danĝero de disfalo de la monta flanko.

Sed kiam la akvo de la baseno plialtiĝadis kaj penetris sub la tertavolojn, la terfalo tre videble, tagon post tago, ekmoviĝis pli kaj pli rapide. Fone de tiuj nepridubeblaj atentigoj, la vere krima akto okazis unu tagon antaŭ la tragedio, kiam jam estis certe, ke la monta flanko baldaŭ falos en la basenon. Ĝuste tiam, kulpe kaj krime, la respondeculoj ne zorgis pri tuja rapidege farebla evakuado de la endanĝerita loĝantaro, tiel buĉante 2000 homajn estaĵojn.

Bedaŭrinde, eĉ post 51 jaroj, oni ne povas aserti, ke la itala justico ĝisfunde plenumis sian devon kaj trafe punis la kulpulojn.

Vajont (1963): la anoncita katastrofo Vajont (1963): the announced disaster