×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero

Universala Kongreso de Esperanto en Bonaero

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Antaŭ kelkaj tagoj mi alvenis el Bonaero, Argentino, kie mi partoprenis la 99-an Universalan Kongreson de Esperanto. Mi konscias, ke multaj homoj emas kritiki kaj proponi fundajn ŝanĝojn en tiun gravan eventon – kaj oni povus komenci per ĝia nomo mem. Eble ili pravas, sed mi elektas hodiaŭ iom paroli pri ĝiaj bonaj kvalitoj, kiuj faras ĝin ankoraŭ la plej grava kulturokazaĵo en nia Esperanta mondo. Kaj la 99-a, malgraŭ sia malgrandeco, laŭ nombro da partoprenantoj, sukcesis prezenti al la ĉeestantoj sufiĉe riĉan faskon da interesaj programeroj. Entute 700 homoj el preskaŭ 60 landoj povis ĝui kleriĝon, arton, distriĝon kaj amikecon dum plenplena semajno. Foje mankis tempo eĉ por deca tagmanĝo, se oni ne volis maltrafi interesan prelegon tagmeze. Ne eblas ĉi tie longe priskribi tre multajn riĉajn kongreserojn. Mi apenaŭ komentos kelkajn, kiuj aparte impresis min.

La malferma parolado de Mark Fettes sonis vigle kaj pensige: kiun vojon ni, kiel komunumo Esperantista, decidas doni al nia movado? Ĝis kiam ni vivados for de aliaj komunumoj, kiuj havas similajn celojn por nia mondo?

Inter pluraj prezentoj, mi elstarigas ankoraŭ kun admiro la tri prelegojn (efektive lekciojn) de Sara Spanò pri Utopio. Kun kompetenta kaj trankvila firmeco ŝi transdonis la vidpunkton de bukedo da filozofoj pri tiu temo. Kaj ŝi faris la aferon plene komprenebla ankaŭ por nefakuloj. Ne facila tasko!

Same brile lekciis Veronika Poór pri novaj ekonomikaj konceptoj, kiuj ankoraŭ staras en stadio de eksperimentaj modeloj. Kaj Markos Cramer pri la surprize matematike komplika procedo de elektado de alternativoj, fare de grupoj, en iu ajn kampo.

Laŭlonge de la diskutoj pri la kongresa temo (“Ĉu niaj nepoj nin benos?”), oni povis kontakti kun ege interesaj ideoj – pri lingvistika ekologio, pri daŭripova edukado, pri indianaj lingvoj, pri naturprotektaj manĝosistemoj, pri la brazila lernejo “Bona Espero”. Kaj ĉiuj kapoj devis respondi al si mem demandon de Profesoro Paulo Nascentes, el Brazilo: “Kiajn nepojn ni lasos al la mondo?”

En pluraj vesperoj artistoj sin prezentis: la brazila ensemblo “Supernova” samtage kontrastis kun la romantika italo “Manŭel”, loka folklora grupo bele dancis kaj tango sonis, kompreneble. Juna argentina kantisto Nico Aloisio ricevis varmajn aplaŭdojn. En la internacia arta vespero, interalie Neide Barros Rego kantis Esperantan version de la konata kanzono “Ne ploru pro mi, Argentino”.

Nu, bonvolu ne supozi, ke mi elĉerpis la liston. Estis multaj aliaj riĉenhavaj programeroj. Ili faris, ke nia ĉeesto en Bonaero estis prava decido. Niaj universalaj kongresoj ankoraŭ funkcias kiel senkontesta pruvo pri la efektiva funkciado de Esperanto kiel kulturperilo.