×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Tro teda pensado kun si mem

Tro teda pensado kun si mem

Simple nur sidi, pensadi, revadi: Ĉu tio ne estas malstreĉiga? Multaj homoj tamen laŭ studaĵo trovas tion terura. En eksperimento multaj partoprenantoj ne sciis okupiĝi pri si mem. Ili eĉ preferis dolorojn.

Tro da streso ne nur povas kaŭzi ventrodolorojn, sed povas finiĝi en psika elbruliĝo. Multaj psikologoj tial konsilas apliki malstreĉigajn teknikojn aŭ atentovekajn ekzercojn por kontraŭefiki al la tempopremo de la ĉiutago.

Ĉu homoj - for de meditadaj grupoj - ĝuas tiajn ripozigajn paŭzojn, solaj kun siaj pensoj? Aŭ ĉu ili enuas? Usonaj psikologoj de la universitato de Virĝinio kontrolis en serio de eksperimentoj kiel homoj traktas ordonitan mallongan malplenan tempon. La rezulto: Plej multaj trovas tion teda.

"Tiuj inter ni kiuj aprezas havi kelkfoje tempon por sekvi siajn proprajn pensojn, konsideros la rezultojn surprizaj - almenaŭ mi havas tiun impreson", diras la psikologo Timothy Wilson, unu el la aŭtoroj de la studaĵo. "Niaj testpersonoj entute montris ke ili eĉ dum nur mallonga tempodaŭro preferis fari ion ol nur pensadi. " Wilson kaj liaj gekolegoj petis la partoprenantojn de la unuaj eksperimentoj, nome pli ol 400 gestudentojn, sidiĝi dum 6 kaj 15 minutoj en simple meblumita ĉambro. La laŭregulaj limigoj estis: Ili restu sidantaj kaj ne ekdormu. Kompufonoj, tabuletaj komputiloj, krajonoj kaj papero - ĉio tio estis antaŭe konfiskita.

Unu parto de la testpersonoj sole ricevis la ordonon okupiĝi pri la propraj pensoj. La aliaj povis elekti unu el tri scenaroj kiun ili povus imagi en siaj pensoj: Sportumi, promeni en bela loko aŭ mendi pladon en altklasa restoracio kaj manĝi ĝin. En kelkaj eksperimentaj serioj troviĝis horloĝo en la ĉambro, en aliaj ne. Ĉio tio ne ŝanĝis la rezulton: La testpersonoj trovis la tuton sufiĉe malagrabla kaj opiniis ke estis malfacile koncentriĝi pri iu ideo.

Plua testoserio kun iom pli ol 60 partoprenantoj el la ĝenerala loĝantaro montris similan rezulton, do estas ne nur aparta sinteno de la gestudentoj ke la malplena tempopaŭzo estas malplaĉa.

Ankaŭ kiam la esploristoj plenumis la eksperimenton tiel, ke la partoprenantoj povis fari tion hejme, la testpersonoj ne havis pli agrablajn sentojn. Triono eĉ konfesis ke ili trompetis kaj faris ion dum tiu tempo.

Kun 55 studentoj Wilson kaj gekolegoj faris ankoraŭ teston kiu ŝajnas esti kurioza: Antaŭ la vera eksperimento ĉiuj estis ricevintaj mildan elektran ŝokon kiun la plimulto taksis kiel malagrabla. Poste ili rajtis pensi kaj revi dum 15 minutoj kaj ili povis, se ili deziris tion, doni al si la leĝeran elektran ŝokon. Du trionoj de la viroj kaj unu kvarono de la virinoj kiuj antaŭe estis ankoraŭ dirintaj ke ili pagus monon por ne plu ricevi elektran ŝokon, faris tion almenaŭ unufoje dum tiu kvaronhoro.

Kion tio diras al ni? Kvankam multaj homoj certe volonte kutimas revadi: Se tia revado estas ordonita kiel deviga paŭzo, tio ne ŝajnas gajigi multajn homojn - tute sendepende ĉu en sobra eksperimenta ĉambro aŭ ĉu en la propra hejmo. Du fuŝoj en la eksperimentoj substrekas ke plej multaj homoj preferas fari ion ol nur pensadi: Al unu testanto erare ne estis forprenitaj krajono kaj slipo, alia havis ankoraŭ nur slipon, kiam ili eksidis por la pensopaŭzo. La unua skribis taskoliston, la dua ekzercis per la informfolio origamion.

Tro teda pensado kun si mem Too tedious thinking with oneself