×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Seruri kompletan biciklon

Seruri kompletan biciklon

Bicikloŝtelistoj estas plago. Pasintjare laŭ oficiala statistiko en Germanio proksimume 317.000 bicikloposedantoj devis ĉagreniĝi ĉar iu estis ŝtelinta ilian biciklon - kaj la vera nombro de ŝteloj probable estas ankoraŭ konsiderinde pli alta.

Trafitoj trovas ĉiam novajn vojojn por protekti sian biciklon pli bone. Kelkaj konceptoj estas pli taŭgaj por la ĉiutago ol aliaj.

La Denny-biciklo kiu estas videbla en la unua aldonita filmeto estas tre purisma urba biciklo. Ĝi estas pedeleko (kun elektra tretsubteno) kaj estas tre sekura kontraŭ vandalismo. La koncepto ŝajnas esti tre maturiĝinta.

La LED de la malantaŭa lumo estas enigita en la apogilo de la selo. Lumo disponeblas krome ĉe la flankoj de la antaŭa pakaĵ-portilo kaj de la stirilo. La flanka lumo samtempe funkcias kiel signalilo kaj estas manipulata per la permana bremsilo. La baterio por la antaŭa motoro troviĝas sub la pakaĵportilo. Tiel la pezo de la pakaĵoj ne premas sur la baterion. Anstataŭ protektaj ladoj la inventintoj vetas je brosiloj kiuj viŝas la akvon de la pneŭoj.

Sed la vera ruzaĵo estas la stirilo. Ĝi memorigas pri multfunkciaj stirilaj ansoj. Kontraŭe al aliaj stiriloj ĝi tamen estas fermita tute ĉirkaŭe. Tio havas kaŭzon: Ĝi servas kiel bicikla seruro. Oni povas komplete depreni ĝin por seruri, sed ankaŭ eblas lasi ĝin en sia pozicio. Se ŝtelisto detruas la seruron, li detruas ankaŭ la biciklon. Ĉiukaze parton de ĝi.

Laŭ simila principo funkcias la urba biciklo de la Yerka-projekto kiu estas prezentata en la dua filmeto. Tri studentoj el Ĉilio disvolvis la prototipon kies framo funkcias kiel grandega ansa seruro. Tiucele la malsupra tubo estas suprenŝovata en la mezo kaj la apogilo de la selo estas eltirata. Per tiu apogilo la kompleta framo fariĝas giganta seruro per kiu la biciklo povas esti fiksita ĉe strataj lanternoj aŭ ĉe arboj. Estas nur la demando kiel seruri la biciklon se nur klasika bicikla tenilo estas disponebla.

La principa ideo malantaŭ ambaŭ projektoj estas la sama: Kiu detruas la seruron, tiu ne plu povas ĝuste uzi la biciklon. Ambaŭ teamoj de konstruantoj evidente ne plu volis ĉagreniĝi pro ŝtelitaj bicikloj.

Estas ja imageble ke tiu koncepto fortimigas ŝtelistojn. Ĉar ĉiukaze fivendeblaj estas certe tiuj bicikloj kiuj estas ankoraŭ kompletaj.