×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2014, Sentoj dum atendado pri Kristnasko

Sentoj dum atendado pri Kristnasko

Jam dum novembro en la komercaj centroj altrudiĝas usondevenaj kristnaskumaj kantoj kiel "Last Christmas". Multaj homoj perceptas tiun daŭran alsonigon per kristnaskumaj kantoj kiel malagrabla. Se ni aliflanke kunkantas plenvoĉe, tio povas levi nian bonfarton. Muzikologo el universitato en norda Germanio klarigas tion jene: "Jam el korpa vidpunkto per kantado ni metas nin al stato kiu estas multe pli forte ligita kun pozitivaj sentoj kaj memoroj ol kun negativaj. Se la vizaĝo esprimas fermitecon kaj se la korpa sinteno indikas ke la koncerna homo volas senti nur sian internon, tiam kantado ne eblas". Malferman mimikon kaj rektan sintenon aliflanke la cerbo komprenas kiel pozitivan senton. Al tio aldoniĝas kompreneble la komuneco kun aliaj homoj. Tiu kunludado de korpa gestado, de sinteno, spirado kaj la sinkroneco kun aliaj homoj ofte aperas ĉe feliĉosentoj. Ne mirigas ke oni diras ke kantado "venas de la koro". Tio estas ne nur metaforo. Oni vere povas kompreni tion laŭvorte.

Por infanoj Kristnasko sentiĝas kiel la plej grava evento de la jaro. "Antaŭĝojo estas io fascina, io grava, el kio infanoj povas lerni multon", diras psikologino. Ekspertoj nomas tion "prokrasto de rekompenco". Pri tiu "prokrasto de rekompenco" Sheila Spielhofer jam parolis en sia sonartikolo pri la "gelatenbombona eksperimento". Infanoj kiuj lernis prokrasti rekompencojn povas pli bone majstri sian vivon. Kaj Kristnasko estas io kion gepatroj povas mirinde bonege aranĝi por instrui la infanojn pri tiu prokrasto de rekompenco. Ekzemple adventa kalendaro bone helpas en la atendado: "Je ĉiu tago la evento alproksimiĝas, mi atendas je ĝi kaj finfine mi ricevos rekompencon". Plej multaj homoj havas bezonon pri harmonia kristnaska festo. La festo establiĝis kiel aparte tipa komunecakcela ritaro. Ĝi ŝanĝas nian profanan ĉiutagon kaj donas bazan sperton pri sanktumeco.

La rita karaktero de la festo misinstigas multajn homojn plani la festotagojn kvazaŭ devige ĝis la plej eta detalo. Tamen aliaj homoj ofte ne volas sekvi tion, ĉar ĉiu el ni havas aliajn sopirojn pri la festo. Tio aliflanke ofte kaŭzas konfliktojn kaj streson dum la festo.

Pli kaj pli da homoj travivas la kristnaskan festo bedaŭrinde kiel ĝenon en sia pli kaj pli raciumita ĉiutago. Ili ne vidas kiel ili povus havigi al si la tempon por kontentigi la proprajn dezirojn aŭ tiujn de aliaj. Do estas plej bone redukti siajn proprajn dezirojn al realisma nivelo kaj simple antaŭĝoji pri la okazo revidi geamikojn aŭ la familion.

Sentoj dum atendado pri Kristnasko Feelings while waiting for Christmas